Ukrainio | historio
English: Ukraine

Historio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Ukrainio.

Antikva kaj frua historio

En Ukrainio konserviĝis la restaĵoj de la homa aktivado, kiuj apartenas al la 3-4a miljaro a.K. (la t.n. Tripila (aŭ Kukutena) kulturo). Proksimume ekde la 1500a jaro a.K. en Ukrainio aperas la nomadaj triboj. En la 9-7a jarcentoj a.K. en la Ukrainiaj stepoj aperas cimeroj; en la 7a jarcento a.K. cimeroj estas forpuŝitaj fare de skitoj, kiuj fondis la unuan ŝtaton sur la teritorio de Ukrainio. Proksimume samtempe la nordajn bordojn de la Nigra Maro aktive ekkolonias helenoj. Proksimume en la 2a jarcento a.K. skitoj estis forpuŝitaj fare de sarmatoj.

En la 3a jarcento p.K. sur la teritorio de Ukrainio aperas gotoj. En la jaro 375 gotoj estis venkitaj de hunoj kaj transloĝiĝas pli okcidenten. La ŝtato de hunoj baldaŭ estis ruinigita de romianoj kaj ties aliancanoj. Post la hunoj la teritorion de Ukrainio ekposedas la praslavaj triboj de antoj.

En la 7a jarcento p.K. la teritorio de moderna Ukrainio iĝis centro de la bolgara ŝtato (kun la ĉefurbo Fanagorio). Fine de la 7a jarcento la pli granda parto de Ukrainio transiris al la Kazara ŝtato (kiu kovris la sudorientan Eŭropon).

Mapo de la Kieva Regno, 11a jarcento.
Kieva Regno en la 11a jarcento.
La teritorio de Pola-Litova ŝtato en 1619
Zaporogoj skribas leteron al la turka sultano — pentraĵo de Ilja Repin (1891).

La tempo de la Kieva Regno (800–1100)

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kieva Regno.

Fine de la 9a jarcento p.K. sur la teritorio de Ukrainio formiĝas la potenca slava ŝtato Kieva Regno, kiu iĝis la lulilo de la kulturo de ĉiuj orientaj slavoj. La reganta elito de la ŝtato devenis de la invititaj skandinavoj (laŭ la anala tradicio la skandinavan taĉmenton estris la varengo Ruriko, kiu iĝis la fondinto de la reganta dinastio Rurikidoj). La ĉefurbo de la ŝtato baldaŭ iĝis la urbo Kievo (konkerita disde kazaroj).

La ora tempo de la Kieva Regno estas la tempo de regado de la princo Vladimiro (nomata en la popola tradicio «Vladimiro, bela suno»), kiu en la jaro 988 adoptis la Bizancan kristanismon kiel la ŝtatan religion. Sub la regado de lia filo, princo Jaroslavo la Saĝa, la Kieva Regno atingis la zeniton de sia kultura evoluo. Poste la ŝtato malprogresas, pliiĝas la dispartiĝo de la lando je etaj princlandoj. La lando definitive disfalis je multaj princlandoj post la morto de la princo Mstislavo el Kievo (mortis en 1132). En la 13a jarcento Rusujo estis invadita de mongoloj, en la jaro 1240 Kievo estis tute detruita.

La tempoj de Pola-litova regado

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pola-Litova Unio.

Meze de la 14a jarcento la pli granda parto de la iama Kieva Regno estis konkerita de pola princo Kazimiro la Granda. Ekde tiu tempo la teritorio de Ukrainio (ankaŭ Kievo) iĝis parto de la Grandduklando Litovio.

Post la Lublina Unio (1569), per kiu estis formita la Pola-Litova Unio, la pli granda parto de Ukrainio transiris sub la polan regadon. Sub la pola regado la elito de la loka loĝantaro estis konvertita al katolikismo, dum la simplaj homoj daŭre konservis la tradician ortodoksan kredon. La provoj interpacigi la katolikojn kaj ortodoksulojn per enkonduko de la t.n. Bresta Unio (1596), kiu enkondukis novan kredon, mezan inter la katolikismo kaj ortodoksismo — la t.n. «unia kredo» aŭ «ukraina grek-katolika eklezio», estis vanaj.

En la 16-a kaj 17-a jarcentoj la Pola-Litova Ŝtato suferas pro konstantaj invadoj de tataroj, kies ĉefa celo estis la forkapto de sklavoj. Laŭ iuj pritaksoj, pli ol 3 milionoj da homoj (ĉefe ukrainoj, sed ankaŭ rusoj, belorusoj kaj poloj) estis sklavigitaj dum la tempo de ekzisto de la Krimea Ĥanlando.

Pligraviĝo de kozakoj

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kozako kaj Zaporiĵa Ŝtato.

Meze de la 17a jarcento ĉe la malsupra fluo de Dnepro aperas la Zaporiĵa Ŝtato, teorie regata de Pollando, sed reale preskaŭ sendependa. Ĝiaj loĝantoj estis la kozakoj kaj kamparanoj, kiuj fuĝis for de la pola regado. Komence (ĉefe dum la militiroj) la kozakoj aliancis kun la Pola-Litova Ŝtato, sed poste la Zaporiĵa Ŝtato konstante batalis kaj militiris kontraŭ Pollando (ĉefe pro la religiaj kialoj, sed estis ankaŭ la politikaj postuloj). Fine de sia ekzisto la Zaporiĵa Ŝtato pli kaj pli inklinis al alianco kun Rusio.

La tempoj de hetmanoj

En la jaro 1648 ukrain-devena pola nobelo Bohdan Ĥmelnickij ekestras la plej grandan ribelon de kozakoj kontraŭ la Pola-Litova Ŝtato. Komence la kozakoj venkis en kelkaj gravaj bataloj kaj eĉ okupis Kievon, tamen la kontraŭofensivo de la pola armeo igas ilin peti la protekton de Rusio.

En la jaro 1654 estis kunvokita la t.n. Perejaslava konsilio, kiu oficiale turnis sin al la Moskova Carlando kun la peto akcepti la Moskovian civitanecon de la zaporoga armeo (tion la sovetiaj historiistoj poste nomis «reunuiĝo de Ukrainio kun Rusio»). La moskva armeo subtenis la kozakojn kaj ekmilitis kontraŭ Pollando. Rezulte de tiu milito la teritorio de Ukrainio estis disdividita — la okcidenta parto transiris la Pollando, dum la orienta parto (troviĝanta oriente de Dnepro) iĝis parto de Rusujo; ĝi estis tamen sufiĉe aŭtonoma kaj estis regata de hetmano (komence la hetmano estis elektata, poste enpostenigata fare de la cara registaro).

Dum la milito de Rusio kontraŭ Svedio la hetmano Ivan Mazepa subtenis la svedojn (pli planis uzi ilian helpon por akiri sendependecon), tamen la ukraina-sveda armeo estis venkita dum la batalo de Poltavo.

La Rusia Imperio en 1866

La tempoj de la Rusia Imperio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusia Imperio.

Kiel la lasta hetmano de Ukrainio estis nomumita Kirill Razumovskij. En la jaro 1764 la Rusia imperiestrino Katerino la Dua abolas la aŭtonomecon de Ukrainio. En la jaro 1775 estis fakte neniigita ankaŭ la Zaporoga Ŝtato. Orienta Ukrainio iĝas tipa regiono de la Rusia Imperio.

Fine de la 18a jarcento pro la disdivido de Pollando ĝiaj plej okcidentaj regionoj transiris al Aŭstrio. Samtempe la Rusuja Imperio almilitas la sudajn teritoriojn de Ukrainio kaj Krimeon, kie estis fonditaj multaj (nun grandaj) urboj. Ĝis la mezo de la 19a jarcento Ukrainio restis plejparte agrikultura regiono, nur en la dua duono de la 19a jarcento en ĝia orienta parto aperas industrio.

Meze de la 19a jarcento en Ukrainio aperas kaj pligrandiĝas la socia movado por liberiĝo for de la regado de la Rusuja Imperio — tio estis la reago kontraŭ iom-post-ioma rusigo de la ukrainaj teritorioj kaj kontraŭ la opresado flanke de bienhavantoj kaj riĉuloj.

Ukrainio dum intermilita tempo

Post la kolapso de Rusuja kaj Aŭstra Imperioj inter la jaroj 1917-20 en Ukrainio ekaktivis la naciismaj fortoj. Dum kelkaj jaroj ĉi tie aperas kaj malaperas malgrandaj ŝtatoj, pretendantaj reprezenti la tutan ukrainan popolon kaj senĉese luktantaj kontraŭ bolŝevisma Rusio, Pollando kaj diverslandaj invadantoj. La 10-an de marto 1919 estis proklamita la memstara Ukrainia Soveta Socialisma Respubliko (kun ĉefurbo Ĥarkivo), kiu la 30-an de decembro 1922 subskribis la unian pakton kaj eniris Sovetion.

Laŭ la Riga traktato la pli granda okcidenta parto de Ukrainio iĝis parto de la Dua Pola Respubliko, kelkaj malpli grandaj sudokcidentaj regionoj transiris al Rumanio.

En la unuaj jaroj post la Interna Milito en Ukrainio oni plenumis la politikon de «naciigo», tamen jam en la 1930-aj jaroj tiuj politiko estis ŝanĝita al la politiko de rusigo. Dum la teroro de 1930-aj jaroj oni ekstermis multajn reprezentantojn de la ukraina inteligencio.

En la 1930-aj jaroj en Ukrainio aktive kreskas la industrio. Samtempe la sovetiaj polikitistoj perforte organizis kolektivigon (organizadon de kolĥozoj). Por kontentigi la bezonojn de Sovetio pri agrikulturaj produktoj oni enkondukis la pligrandigitajn normojn pri fordonendaj agrikulturaĵoj — tio kaŭzis amasan malsaton en la kamparaj regionoj. Laŭ diversaj pritaksoj, ĝis kelkaj milionoj da ukrainoj mortis pro la t.n. Holodomoro.

Laŭ la intertraktoj inter Germanio kaj Sovetio, en la jaro 1939 Sovetio almilitis la okcident-Ukrainiajn teritoriojn, kiuj tiam apartenis al Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio.

Ukrainio dum la Dua mondmilito

Dum la Dua mondmilito la tuta teritorio de Ukrainio estis okupita de la germanaj militfortoj. La okupacia reĝimo en Ukrainio estis aparte severa. Laŭ diversaj pritaksoj dum la Dua mondmilito pereis ĝis ok milionoj da loĝantoj de Ukrainio.

La pli granda parto de la ukrainia loĝantaro aktive kontraŭbatalis la nazian armeon jen en la regula sovetia armeo, jen en la partizanaj trupoj. Laŭ diversaj pritaksoj, ĉirkaŭ kvarono de ĉiuj soldatoj de Soveta armeo, mortigitaj dum la Dua mondmilito, estis etnaj ukrainoj. Tamen iuj reprezentantoj de naciisma ukraina movado komence provis kunlabori kun la germanoj, esperante krei aŭtonoman ukrainan ŝtaton sub la protekto de Germanio (tiu ideo, tamen, ne estis akceptita de germanoj). Ĝis la fino de la 1950-aj jaroj en la okcidenta Ukrainio militis la soldatoj de Ukraina Ribela Armeo, kiuj esperis akiri la sendependecon de Ukrainio batalante kaj kontraŭ Sovetio, kaj kontraŭ Germanio.

Aŭtune 1943 la sovetia armeo liberigis la orientan parton de Ukrainio; oktobre 1944 la tuta lando estis liberigita. Kvar urboj, nun troviĝantaj en Ukrainio, ricevis la honoran distingon «Urbo-Heroo» Odeso, Kievo, Sebastopolo kaj Kerĉo.

Soveta Ukrainio en la postmilita tempo

En la jaro 1945 la Transkarpata regiono estis realigita al Ukrainio. En la jaro 1954 omaĝe al la 300-jariĝo de la Perejaslava Konsilio Krimeo estis transdonita al Ukrainio (antaŭe ĝi apartenis la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko) — tiel finiĝis la formiĝo de la teritorio de moderna Ukrainio.

Dum la 1960-aj jaroj en la mallonga tempo de la t.n. «Ĥruŝĉeva malvarmiĝo» en Ukrainio vigliĝas la disidentaj kaj naciismaj movadoj, kies plej elstaraj reprezentantoj estis Vjaĉeslav Ĉornovil, Vasil Stus kaj Levko Lukjanenko. Tamen, tiuj movadoj estis rapide subpremitaj.

La 26-an de aprilo 1986 okazis la akcidento ĉe la Ĉornobila atomcentralo, pro kiu granda teritorio de Ukrainio, Rusio kaj Belorusio estis venenita de radioaktivaj substancoj. La okazaĵo grave subfosis la aŭtoritaton de la partiaj gravuloj, kiuj en la unuaj tagoj penis prisilenti la akcidenton.

Akiro de sendependeco

En la unuaj liberaj elektoj, organizitaj marte 1990, venkis la naciisma partio «Popola Movado de Ukrainio» (ukraine Народний Рух України). La 16-an de julio 1990 la ukrainia parlamento akcepti ls Deklaron pri la ŝtata suvereneco de Ukrainio. Tiu dokumento priskribis la principojn de la memdecido de la ukraina nacio, elstarigis la principojn de demokratio, politika kaj ekonimia libereco kaj ankaŭ proklamis la prioritaton de la ukrainiaj leĝoj super la sovetiaj. Tio kaŭzis la kontraŭbatalon inter la centra sovetia registaro kaj la loka ukraina.

Marte 1991 la sovetiaj aŭtoritatoj organizis referendumon por decidi la sorton de Sovetio. La homoj estis demandataj, ĉu ili deziras vivi en la «renovigita» Sovetio. La ukrainaj aŭtoritatoj aldonis ankoraŭ unu demandon: ĉu konsentas la civitanoj de Ukrainio vivi en Sovetio laŭ la principoj, priskribitaj en la Deklaro pri la ŝtata suvereneco de Ukrainio. La absoluta plejmulto de la loĝantoj de Ukrainio respondis ambaŭ demandojn pozitive.

Aŭguste 1991 en Moskvo okazis puĉo, organizita de konservativaj aŭtoritatoj de la komunisma partio. La celo de la puĉistoj estis forigi Gorbaĉevon kaj restarigi la centrigitan regadon de la partio. Tuj post la malsukceso de la puĉo, la 22-an de aŭgusto 1991 la ukrainia parlamento akceptis la Akton pri Sendependeco de Ukrainio, kiu proklamis Ukrainion sendependa demokratia ŝtato. La 1-an de decembro 1991 okazis la referendumo, en kiu pli ol 90 procentoj de la ukrainiaj civitanoj subtenis la Akton pri Sendependeco. Samtempe okazis la elektoj de la unua prezidento de Ukrainio. Kiel prezidento estis elektita Leonid Kravĉuk.

Dum du sinsekvaj pintrenkontoj, okazintaj decembre 1991, la pintaj aŭtoritatoj de Belorusio, Ukrainio kaj Rusio formale likvidis la Sovetan Union kaj interkonsentis pri kreo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj. Tiel finiĝis la historio de Sovetio kaj komenciĝis la moderna historio de sendependa Ukrainio.

Moderna historio de Ukrainio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Senkomunismigo en Ukrainio.

La unua duono de la 1990-aj jaroj estis karakterizata de grava ekonomia malprogreso kaj granda inflacio. La vivnivelo de ukrainianoj signife falis, kio kaŭzis multajn strikojn kaj protestojn. Sub tiu premo prezidento Kravĉuk konsentis pri la antaŭtempaj prezidentaj elektoj, organizitaj en 1994. Laŭ iliaj rezultoj la dua prezidento de Ukrainio iĝis Leonid Kuĉma.

Sub gvido de Kuĉma (kiu servis kiel prezidento dum 2 sinsekvaj prezidentaj periodoj) la ekonomio de Ukrainio stabiliĝis kaj ekde 2000 stabile kreskis. En la jaro 1996 estis akceptita la konstitucio de Ukrainio. Malgraŭ la evidentaj ekonomiaj sukcesoj la regado de Kuĉma estis kaj estas kritikata pro koruptado, maldemokratieco kaj parol-mallibereco (la plej misfama afero, ligita kun tiu punkto, estas la t.n. Kazo de Gongadze).

Aŭtune 2004 post vicaj prezidentaj elektoj oni nomis venkinto la eksan ĉefministron Viktor Janukoviĉ. Laŭ la atestoj de multaj observantoj, la rezultoj de la elektoj estis falsitaj. La opozicia kandidato, Viktor Juŝĉenko kontestis la rezultojn kaj organizis la pacan Oranĝan Revolucion. Rezulte de tiu revolucio Juŝĉenko kaj alia opozicia politikistino Julija Timoŝenko venis al regado, tamen post malpli ol unu jaro Timoŝenko estis eksigita kiel ĉefministro pro malkonsentoj inter ŝi kaj la ĉirkaŭantoj de la prezidento.

La 1-an de januaro 2006 en Ukrainio estis aranĝita la politika reformo, kiu devis malgrandigi la povojn de prezidento kaj pligrandigi tiujn de la parlamento. Kiel evidentiĝis iom poste, la politika reformo estis tre malbone preparita, kio kaŭzis la malekvilibriĝon de la tuta politika sistemo en Ukrainio.

Marte 2006 post vicaj parlamentaj elektoj estis formita la t.n. «Kontraŭkriza koalicio», kiun konsistigis la Partio de Regionoj (estrata de Viktor Janukoviĉ), Komunisma partio de Ukrainio kaj Socialisma partio. Laŭ multaj observantoj, la aliĝo de la Socialisma partio (kiu dum la elektoj deklaris sin fidela al la interesoj de la Oranĝa Revolucio) al tiu koalicio estis fakte perfido, ebla nur pro tio, ke Oleksandr Moroz (estro de la partio) ricevis pro tio la postenon de parlamentestro. La koalicio nomumis Viktor Janukoviĉ ĉefministro. Dum la 2006-07 jaro la funkciado de la politika sistemo en Ukrainio estis senorda, ĉar ne estis klare, kiom da rajtoj havas ĉiu el 3 ŝtataj povoj post la politika reformo. Komence de la jaro 2007 iuj parlamentanoj el la opoziciaj partioj komencis lasi siajn parlamentajn grupojn kaj aliĝi al la reganta koalicio. Tio kaŭzis maltrankviliĝon de la opozicianoj; la 2-an de aprilo 2007 la prezidento eksigis la parlamenton pro tio, ke «la ŝanĝo de la parlamentaj grupoj fare de la deputitoj falsigas la rezultojn de la elektoj kaj minacas la konstitucian ordon en la lando». Post streĉaj intertraktoj inter ĉiuj partoprenantoj de la politika proceso (sed ĉefe — inter prezidento Juŝĉenko kaj ĉefministro Janukoviĉ) estis decidite organizi la antaŭtempajn parlamentajn elektojn septembre 2007. En tiuj elektoj plej multe da voĉoj denove kolektis la Partio de Regionoj, tamen la 2 politikaj partioj, kiuj estis en la antaŭa parlamento opoziciaj («Bloko de Julija Timoŝenko» kaj «Nia Ukrainio» de V. Juŝĉenko) kune kolektis iom pli ol duonon de ĉiuj voĉoj. Se ili sukcesos interkonsenti pri starigo de la koalicio, Julija Timoŝenko plej verŝajne denove iĝos ĉefministro.

La 18-an de aprilo 2007 Ukrainio (kune kun Pollando) estis elektita por organizo de Eŭropa Futbal-Pokalo 2012.

Kronologio de la separisma problemo

  • 21-a de novembro 2013. Ekas protestoj sur la placo Maidan kontraŭ la politiko de Viktor Janukoviĉ (elektita prezidento de Ukrainio)
  • 20-a de februaro 2014. Nigra Ĵaŭdo. 60 manifestacintoj mortas dum kontraŭstaroj al la polico.
  • 22-a de februaro 2014. Falas la registaro de Janukoviĉ.
  • 11-a de marto 2014. Aŭtonoma Respubliko Krimeo kaj Sebastopolo deklaras sian sendependon de Ukrainio, referendumas por unuiĝi al Rusio.
  • 30-a de marto 2014. Okazas manifestacioj en la provincoj de Donecko kaj Lugansko favore al pli granda aŭtonomeco pro la minaco de forigo de gepatra rusa lingvo.
  • 12-a de aprilo 2014. Ekas kontraŭstaroj inter milicanoj por-rus-lingvaj kaj la ukrainia armeo en la orientaj provincoj de Ukrainio.
  • 24-a de majo 2014. La memproklamitaj Popolaj Respublikoj de Lugansko kaj Donecko anoncis la kreadon de Federacia Ŝtato Nova Rusio.
  • 26-a de majo 2014. Ekas bataloj ĉe la Internacia flughaveno Donecko kaj ĉirkaŭaĵoj.
  • 13-a26-a de junio 2014. Intensiĝas la bataloj en Orienta Ukrainio.
  • 17-a de julio 2014. Aviadilo Boeing 777 de Malaysia Airlines estas faligita ĉe Grabovo. Ties 295 pasaĝeroj mortis en la akcidento.
  • 18-a de julio14-a de aŭgusto 2014. Atako de la ukrainia armeo al Donecko kaj Lugansko.
  • 14-a de februaro 2015. Ekas batalpaŭzo inter prorusoj kaj la registaro de Kiev.
  • 18-a de februaro 2015. La ukrainia armeo abandonas la urbon Debalcevo, kiu estis en sakostrato de la teritorio de prorusaj separatistoj post la batalpaŭzo.

Postseparisma Ukrainio

Je la 9-a de aprilo 2015 la Parlamento de Ukrainio aprobis leĝon per kiu oni malpermesis la komunismajn simbolojn kiaj la rikoltilo kaj martelo, figuroj de la Sovetunio, aŭ ties luktantoj kontraŭ la naziismo dum la Dua Mondmilito, dum oni egaligas propagandon por komunismo kaj propagandon por naziismo, sen konsidero al la plej amasmurdaj konsekvencoj de tiu lasta reĝimo kaj partikulare en la landoj de Orienta Eŭropo.[2]

Other Languages
Аҧсшәа: Украина
Acèh: Ukraina
адыгабзэ: Украинэ
Afrikaans: Oekraïne
Akan: Ukraine
Alemannisch: Ukraine
አማርኛ: ዩክሬን
aragonés: Ucraína
Ænglisc: Ucrægna
العربية: أوكرانيا
ܐܪܡܝܐ: ܐܘܩܪܐܝܢܐ
asturianu: Ucraína
авар: Украина
Aymar aru: Ukraniya
azərbaycanca: Ukrayna
تۆرکجه: اوکراین
башҡортса: Украина
Bali: Ukraina
Boarisch: Ukraine
žemaitėška: Okraėna
Bikol Central: Ukranya
беларуская: Украіна
беларуская (тарашкевіца)‎: Украіна
български: Украйна
भोजपुरी: यूक्रेन
Bislama: Ukraine
Banjar: Ukraina
bamanankan: Ukrain
বাংলা: ইউক্রেন
བོད་ཡིག: ཨུཀ་རཡི་ནི།
বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী: ইউক্রেন
brezhoneg: Ukraina
bosanski: Ukrajina
ᨅᨔ ᨕᨘᨁᨗ: Ukraine
буряад: Украина
català: Ucraïna
Chavacano de Zamboanga: Ucrania
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Ukraine
нохчийн: Украина
Cebuano: Ukranya
Chamoru: Ukrania
ᏣᎳᎩ: ᏳᎧᎴᏂ
Tsetsêhestâhese: Ukraine
کوردی: ئوکراینا
corsu: Ucraina
qırımtatarca: Ukraina
čeština: Ukrajina
kaszëbsczi: Ùkrajina
словѣньскъ / ⰔⰎⰑⰂⰡⰐⰠⰔⰍⰟ: Оукраина
Чӑвашла: Украина
Cymraeg: Yr Wcráin
dansk: Ukraine
Deutsch: Ukraine
Thuɔŋjäŋ: Ukraine
Zazaki: Ukrayna
dolnoserbski: Ukraina
डोटेली: युक्रेन
ދިވެހިބަސް: ޔުކްރެއިން
eʋegbe: Ukraine
Ελληνικά: Ουκρανία
English: Ukraine
español: Ucrania
eesti: Ukraina
euskara: Ukraina
estremeñu: Ucrania
فارسی: اوکراین
Fulfulde: Ukrayiina
suomi: Ukraina
Võro: Ukraina
Na Vosa Vakaviti: Ukraine
føroyskt: Ukraina
français: Ukraine
arpetan: Ucrèna
Nordfriisk: Ukraine
furlan: Ucraine
Frysk: Oekraïne
Gaeilge: An Úcráin
Gagauz: Ukrayna
贛語: 烏克蘭
kriyòl gwiyannen: Oukrèn
Gàidhlig: An Ucràin
galego: Ucraína
Avañe'ẽ: Ukyáña
गोंयची कोंकणी / Gõychi Konknni: युक्रेन
𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺: 𐌿𐌺𐍂𐌰𐌾𐌽𐌰
ગુજરાતી: યુક્રેન
Gaelg: Yn Ookraan
Hausa: Ukraniya
客家語/Hak-kâ-ngî: Ukraina
Hawaiʻi: ʻUkelena
עברית: אוקראינה
हिन्दी: युक्रेन
Fiji Hindi: Ukraine
hrvatski: Ukrajina
hornjoserbsce: Ukraina
Kreyòl ayisyen: Ikrèn
magyar: Ukrajna
հայերեն: Ուկրաինա
Արեւմտահայերէն: Ուքրանիա
interlingua: Ukraina
Bahasa Indonesia: Ukraina
Interlingue: Ucraina
Igbo: Yukrain
Iñupiak: Ukraine
Ilokano: Ukrania
ГӀалгӀай: Украина
Ido: Ukraina
íslenska: Úkraína
italiano: Ucraina
ᐃᓄᒃᑎᑐᑦ/inuktitut: ᑯᑯᓯ ᓄᓇ
日本語: ウクライナ
Patois: Yuukrien
la .lojban.: vurgu'e
Jawa: Ukraina
ქართული: უკრაინა
Qaraqalpaqsha: Ukraina
Адыгэбзэ: Украинэ
Kabɩyɛ: Ukurɛnɩ
Kongo: Uklenyi
Gĩkũyũ: Ukraine
қазақша: Украина
kalaallisut: Ukraine
ភាសាខ្មែរ: អ៊ុយក្រែន
ಕನ್ನಡ: ಯುಕ್ರೇನ್
한국어: 우크라이나
Перем Коми: Украина
къарачай-малкъар: Украина
kurdî: Ûkrayna
коми: Украина
kernowek: Ukrayn
Кыргызча: Украина
Latina: Ucraina
Ladino: Ukraina
Lëtzebuergesch: Ukrain
лезги: Украина
Lingua Franca Nova: Ucraina
Limburgs: Oekraïne
Ligure: Ucrainn-a
lumbaart: Ücraina
lingála: Ukraine
لۊری شومالی: اوکراین
lietuvių: Ukraina
latgaļu: Ukraina
latviešu: Ukraina
मैथिली: युक्रेन
Basa Banyumasan: Ukraine
мокшень: Украин
Malagasy: Okraina
олык марий: Украина
Māori: Ūkareinga
македонски: Украина
മലയാളം: ഉക്രൈൻ
монгол: Украин
मराठी: युक्रेन
кырык мары: Украина
Bahasa Melayu: Ukraine
Malti: Ukrajna
Mirandés: Oucránia
မြန်မာဘာသာ: ယူကရိန်းနိုင်ငံ
эрзянь: Украина
مازِرونی: اکراین
Dorerin Naoero: Ukraine
Napulitano: Ucraina
Plattdüütsch: Ukraine
Nedersaksies: Oekraïne
नेपाली: युक्रेन
नेपाल भाषा: युक्रेन
Nederlands: Oekraïne
norsk nynorsk: Ukraina
norsk: Ukraina
Novial: Ukraina
Nouormand: Ukraîne
occitan: Ucraïna
Livvinkarjala: Ukrainu
Oromoo: Yuukireen
ଓଡ଼ିଆ: ୟୁକ୍ରେନ
Ирон: Украинæ
ਪੰਜਾਬੀ: ਯੂਕਰੇਨ
Pangasinan: Ukraniya
Kapampangan: Ukranya
Papiamentu: Ukrania
Picard: Oucrinne
Pälzisch: Ukraine
Norfuk / Pitkern: Yukrayn
polski: Ukraina
Piemontèis: Ucrain-a
پنجابی: یوکرین
Ποντιακά: Ουκρανία
پښتو: اوکراین
português: Ucrânia
Runa Simi: Ukranya
rumantsch: Ucraina
romani čhib: Ukraina
română: Ucraina
armãneashti: Ucraina
tarandíne: Ucraine
русский: Украина
русиньскый: Україна
Kinyarwanda: Ikerene
саха тыла: Украина
ᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤ: ᱤᱣᱠᱨᱮᱱ
sardu: Ucraina
sicilianu: Ucraina
Scots: Ukraine
سنڌي: يوڪرين
davvisámegiella: Ukraina
srpskohrvatski / српскохрватски: Ukrajina
සිංහල: යුක්රේනය
Simple English: Ukraine
slovenčina: Ukrajina
slovenščina: Ukrajina
Gagana Samoa: Iukureini
chiShona: Ukraine
Soomaaliga: Yukrayn
shqip: Ukraina
српски / srpski: Украјина
Sranantongo: Ukrainakondre
SiSwati: IYukhureni
Sesotho: Ukraine
Seeltersk: Ukraine
Sunda: Ukraina
svenska: Ukraina
Kiswahili: Ukraine
ślůnski: Ukrajina
Sakizaya: Ukraine
தமிழ்: உக்ரைன்
తెలుగు: ఉక్రెయిన్
tetun: Ukránia
тоҷикӣ: Укроин
ትግርኛ: ዩክረይን
Türkmençe: Ukraina
Tagalog: Ukraine
Tok Pisin: Yukren
Türkçe: Ukrayna
Xitsonga: Ukraine
татарча/tatarça: Украина
chiTumbuka: Ukraine
Twi: Ukraine
тыва дыл: Украина
удмурт: Украина
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: ئۇكرائىنا
українська: Україна
اردو: یوکرین
oʻzbekcha/ўзбекча: Ukraina
Tshivenda: Ukraine
vèneto: Ucraina
vepsän kel’: Ukrain
Tiếng Việt: Ukraina
West-Vlams: Oekraïne
Volapük: Lukrayän
walon: Oucrinne
Winaray: Ukranya
Wolof: Ukreen
吴语: 乌克兰
isiXhosa: IYukreyini
მარგალური: უკრაინა
ייִדיש: אוקראינע
Yorùbá: Yukréìn
Vahcuengh: Ukraine
Zeêuws: Oekraïne
中文: 乌克兰
文言: 烏克蘭
Bân-lâm-gú: Ukraina
粵語: 烏克蘭
isiZulu: IYukreyini