Birdoj | anatomio kaj fiziologio

Anatomio kaj fiziologio

En Esperanto ĉefaj partoj de birdoj; kape oni povas kompreni kreston, kiam leveblas; se ne kapoverton same kiel kaposupro kaj la tuta linio el frunto al nuko krono
Ekstera anatomio de birdo: 1 Beko, 2 Kapo, 3 Iriso, 4 Pupilo, 5 Dorso, 6 Malpligrandaj flugilkovriloj, 7 Skapolaj, 8 Mezkovriloj, 9 Triarangaj, 10 Pugo, 11 Unuarangaj, 12 Subpugo aŭ Kloako, 13 Femuroj, 14 Tibio-tarsa artiklo, 15 Tarso, 16 Piedo, 17 Tibio, 18 Ventroj, 19 Flankoj, 20 Brusto, 21 Gorĝo, 22 Brido

Kompare kun aliaj vertebruloj, birdoj havas korpon kiu montras multajn nekutimajn adaptojn, ĉefe por faciligi flugon.

La skeleto konsistas el tre malpezaj ostoj. Ili havas grandajn aerplenajn kavaĵojn (nomataj pneŭmatikaj kavaĵoj) kiuj konektas kun la spira sistemo.[11] La cerbaj ostoj ĉe plenkreskuloj estas fuziitaj kaj ne montras kraniajn suturojn.[12] La orbitoj estas grandaj kaj separataj de osteca septumo. La vertebraro havas nukan, torakan, lumban kaj vostan regionojn kun nombro de nukaj (kolo) vertebroj tre varia kaj speciale fleksebla, sed ties movo estas limigita en la antaŭaj torakaj vertebroj kaj foresta en la lastaj vertebroj.[13] La lastaj estas fuziitaj kun la pelvo por formi la sinsakron.[12] La ripoj estas ebenaj kaj la sternumo estas kileca por ligo de flugomuskoloj escepte ĉe la neflugaj birdordoj. La antaŭaj membroj estas modifitaj en flugiloj.[14]

Kiel ĉe reptilioj, birdoj estas ĉefe urikotelikaj, tio estas, ties renoj elprenas nitrogenajn rubaĵojn el sangofluo kaj forigas ĝin kiel ureata acido anstataŭ ureoamoniako per la ureteroj al la intesto. Birdoj ne havas urinan vezikon aŭ eksteran ureteran malfermaĵon kaj (escepe la struto) la ureata acido estas forigita kun la fekaĵoj kiel duonsolida rubaĵo.[15][16][17] Tamen, birdoj kiaj kolibroj povas esti amonotelikaj, kaj elpelas plej el la nitrogenaj rubaĵoj kiel amoniako.[18] Ili forigas ankaŭ kreatinon, pli ol kreatininon kiel mamuloj.[12] Tiu materialo, same kiel la produkto de la intestoj, eliras el la birda kloako.[19][20] La kloako estas multcela malfermaĵo: ruboforigejo, pariĝejo, kaj inoj demetas ovojn tra ĝi. Aldone multaj birdospecioj vomas restovomaĵojn.[21] La digesta sistemo de birdoj estas unika, kun kropo por stokado kaj maĉstomako kiu enhavas englutitajn ŝtonetojn aŭ sablerojn por dispecigi manĝon kaj anstataŭi mankantajn dentojn.[22] Plej birdoj estas tre adaptataj al rapida digesto por helpi flugon.[23] Kelkaj migrantaj birdoj adaptiĝis al uzado de proteinoj el multaj partoj de siaj korpoj, inklude proteinon el intestoj, kiel aldona energio dum migrado.[24]

Birdoj havas unu el plej komplikaj spiraj sistemoj el ĉiuj animalaj grupoj.[12] Dum enspiro, 75% el freŝa aero preterpasas la pulmojn kaj fluas rekte al posta aersako kiu etendas el pulmoj kaj konektas kun aerspacoj en ostoj kaj plenigas ilin per aero. La alia 25% el la aero iras rekte al la pulmoj. Kiam la birdo elspiras, la uzita aero fluas for de la pulmoj kaj la stokita freŝa aero el la posta aersako estas samtempe forigita al la pulmoj. Tiele la birdaj pulmoj ricevas konstantan liveron el freŝa aero dum kaj enspiro kaj elspiro.[25] Sonproduktado estas akirita per uzado de la sirinkso, muskola kavaĵo enhavanta multoblan timpanajn membranojn kiuj diverĝas el la malsupra fino de la traĥeo.[26] La birda koro havas kvar kavaĵojn kaj la dekstra aorta arko okazigas la sisteman cirkuladon (malkiel ĉe la mamuloj kie intervenas la maldekstra arko).[12] La posta kavaĵo ricevas sangon el la membroj tra la rena portosistemo. Malkiel ĉe mamuloj, la eritrocitoj de la birdoj havas kernon.[27]

Sentumoj

Ĉiuj organoj de birdoj montras perfektan adaptiĝon al ilia vivmaniero. El ĉiuj organoj de birdoj la plej gravan rolon en la adaptiĝo ludas la sensorganoj. La birdoj ricevas ĉiujn informojn pri la ĉirkaŭanta medio helpe de iliaj sensorganoj. La birdoj devas kongrui al siaj viv-cirkonstancoj. Tute aliaj organoj funkcias ĉe la tage aktivaj birdoj ol ĉe la noktaj aŭ de la akvobirdoj kaj stepaj birdoj. La vivmaniero kaj evoluinteco de sensorganoj reciproke dependas unu de la alia. Temas pri tre efikaj sentumoj.

La niktitanta membrano dum ĝi kovras la okulon de Maskovanelo

La nerva sistemo estas granda konsiderinte la relativan grandon de birdoj.[12] La plej disvolvigita parto de la cerbo estas tiu kiu kontrolas la flugo-rilatajn funkciojn, dum la cerbeto kunordigas movojn kaj la grandcerbo kontrolas kutimarojn, navigadon, pariĝadon kaj nestokonstruadon. Plej birdoj havas malbonkvalitan flarkapablon kun elstaraj esceptoj kiaj la kivioj,[28] Katartedoj[29] kaj Procelarioformaj.[30] La birda vida sistemo estas male ege disvolvigita. Akvobirdoj havas specialajn flekseblajn lensojn, kiuj permesas alformigon por vidado en aero kaj akvo.[12] Kelkaj specioj havas ankaŭ duoblan foveojn. Birdoj estas tetraĥromatiajn, kiuj posedas ultraviolajn (UV) sensivajn konĉelojn ĉe la okulo same kiel verdaj, ruĝaj kaj bluaj.[31] Tio permesas ricevi ultraviolan lumon, kio necesas por pariĝado. Multaj birdoj montras plumarbildojn en ultraviola kiuj estas nevideblaj al la homa okulo; kelkaj birdoj kies seksoj aperas similaj al la nuda okulo estas distingataj per la esto de ultraviolaj spegulaj makuloj en siaj plumoj.

Masklo de Blua paruo havas ultraviolan spegulan kronomakulon kiu montratas dum seksallogado per sinteno kaj levado de ties nukoplumoj.[32] Ultraviola lumo estas uzata ankaŭ por manĝo — turfalkoj serĉas predon per detektado danke al la UV spegulaj urinaj spuroj lasataj surgrunde de roduloj.[33] La okulplumoj de birdo ne estas uzataj por palpebrumi. Anstataŭe la okulo estas lubrikata de la niktitanta membrano, nome tria okulplumo kiu moviĝas horizontale.[34] La niktitanta membrano kovras ankaŭ la okulon kaj funkcias kiel kontaktlenso en multaj akvobirdoj.[12] La birda retino havas ventumilforman sangoliveran sistemon nome la pekteno.[12] Plej birdoj ne movas siajn okulojn, kvankam estas esceptoj, kiaj la Granda kormorano.[35] Birdoj kun okuloj en kapoflankoj havas ampleksan vidkampon, dum birdoj kun okuloj ĉe la fruntoj, kiaj strigoj, havas duokulan vidkapablon kaj povas ĉirkaŭkalkuli la kampoprofundon.[36] La birda orelo ne havas eksterajn aŭriklojn sed estas kovrataj de plumoj, kvankam ĉe kelkaj birdoj, kiaj la strigoj de la genro Asio, Bubo kaj Otus, tiuj plumoj formas tufojn kiuj similas al oreloj. La interna orelo havas kokleon, sed ĝi ne estas spirala kiel ĉe mamuloj.[37]

Kelkaj specioj povas uzi kemiajn defendojn kontraŭ predantoj; kelkaj Procelarioformaj povas elpeli malagrablan oleon kontraŭ agresanto,[38] kaj kelkaj specioj de pitohuioj el Novgvineo havas povegan neŭrotoksinon en siaj haŭtoj kaj plumoj.[39]

Kromosomoj

Birdoj havas du seksojn: masklo kaj femalo. La sekso de birdoj estas determinata laŭ la seksa determinsistemo laŭ kromosomoj Z kaj W, anstataŭ la sistemo de kromosomoj X kaj Y de mamuloj. Masklaj birdoj havas du khromosomoj Z (ZZ), kaj inaj birdoj havas kromosomon W kaj kromosomon Z (WZ).[12]

En preskaŭ ĉiu specio de birdoj, la sekso de individuo estas determinata je fekundigo. Tamen ĵusa studo demonstris ekzistadon de pertemperatura seksodetermino ĉe la Lathama alekturo, ĉe kiu pli altaj temperaturoj dum kovado rezultis en pli alta seksa proporcio de inoj al maskloj.[40]

Plumoj, plumaro kaj skvamoj

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Plumo kaj Flugilplumoj.
 Owl with eyes closed in front of similarly coloured tree trunk partly obscured by green leaves
La plumaro de la Afrika malgranda orelstrigo permesas ĝin kamufli en sia ĉirkaŭo.

Plumoj estas karakteraj ecoj de birdoj (kvankam ekzistintaj ankaŭ ĉe kelkaj dinosaŭroj nune tiuj ne estas konsiderataj veraj birdoj). Ili faciligas flugon, havigante izoladon kiu helpas por termoregulado, kaj estas uzataj por memmontrado, kamuflado kaj signalado.[12] Estas kelkaj tipoj de plumoj, ĉiu kun sia propra celaro. Plumoj estas epidermaj kreskaĵoj ligataj al la haŭto kaj staraj nur en specifaj eroj de haŭto nome pterylae. La distribua modelo de tiuj plumaĵoj (pterylosis) estas uzataj en taksonomio kaj sistematiko. La aranĝo kaj aspekto de plumoj sur la korpo, nome plumaro, povas varii ene de la specio laŭ aĝo, socia statuso,[41] kaj sekso.[42]

Plumaro suferas regule plumoŝanĝojn; la standarda plumaro de birdo kiu plumoŝanĝis post la reprodukta sezono estas konata kiel "ne-reprodukta" plumaro, aŭ —ĉe la terminologio de Humphrey-Parkes— "baza" plumaro; reproduktaj plumaroj aŭ variaĵoj de la baza plumaro estas konataj laŭ la sistemo de Humphrey-Parkes kiel "alternativaj" plumaroj.[43] Plumoŝanĝo estas ĉiujara ĉe plej specioj, kvankam kelkaj povas havi du plumoŝanĝojn jare, kaj grandaj rabobirdoj povas plumoŝanĝi nur unufoje dum kelkaj jaroj. Plumoŝanĝaj modeloj varias depende de la diversaj specioj. Ĉe paserinoj, flugilplumoj estas anstataŭataj samtempe kaj la plej interna unuaranga la unua. Kiam la kvina el ses unuarangaj estas anstataŭata, la plej ekstera triaranga ekfalas. Post la plej internaj triarangaj estis ŝanĝitaj, la duarangaj ekfalas komence de la plej interna kaj tio sekvas al la eksteraj plumoj (centrifuga plumoŝanĝado). La plej grandaj unuarangaj kovriloj estas plumoŝanĝataj en sinkronio kun la unuaranga kun kiuj ili koincidas.[44] Malgranda nombro de specioj, kiaj anasoj kaj anseroj, perdas ĉiujn flugilplumojn unufoje, portempe iĝante neflugaj.[45] Kiel ĝenerala regulo, la vostoplumoj estas ŝanĝataj kaj anstataŭataj komence de la plej interna paro.[44] Centripeta ŝanĝo de vostoplumoj videblas tamen ĉe la Fazanedoj.[46] La centrifuga plumoŝanĝado estas modifita en la vostoplumoj de pegoj kaj certioj, ĉe kiuj ĝi komencas per la dua plej interna paro de plumoj kaj finas ĉe la centra paro de plumoj, por ke la birdo pluhavu la funkcian grimpovoston.[44][47] La ĝenerala modelo vidata ĉe paserinoj estas ke unuarangaj estas anstataŭataj eksteren, duarangaj internen, kaj la vosto el centro eksteren.[48] Antaŭ reproduktado, la inoj de plej parto de birdospecioj akiras nudan kovareon per perdo de plumoj ĉe la ventro. La haŭto tie ege enhavas sangovaskulojn kaj helpas la birdon por kovado.[49]

Red parrot with yellow bill and wing feathers in bill
Skarlata lorio plumaranĝanta

Plumoj postulas konservadon kaj birdoj plumaranĝas aŭ komas ilin ĉiutage, uzante averaĝe 9 % de sia taga tempo je tio.[50] La beko estas uzata por forkombi fremdajn erojn kaj por ŝmiri vaksajn elproduktaĵojn el la uropiga glando; tiuj elproduktaĵoj protektas la pluman flekseblecon kaj funkcias kiel kontraŭmikroba agento, malhelpante la kreskon de plumo-degradaj bakterioj.[51] Tio povas esti suplementata per elproduktaĵoj de formika acido el formikoj, kion birdoj ricevas pere de konduto konata kiel formikumo, por forigi plumoparazitojn.[52]

La skvamoj de birdoj estas komponataj de la sama keratino kiel bekoj, ungoj kaj spronoj. Ili troviĝas ĉefe ĉe fingroj kaj metatarsoj, sed povas troviĝi ankaŭ ĉe la maleolo ĉe kelkaj birdoj. Plej birdoskvamoj klare ne supermetas, escepte ĉe la kazoj de alcionoj kaj pegoj. Oni supozas, ke la birdoskvamoj estas homologaj al tiuj de reptilioj kaj mamuloj.[53]

Flugo

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Birdoflugo.
 Black bird with white chest in flight with wings facing down and tail fanned and down pointing
Senĉesa monarko “haltigita” dum flugilfrapado.

Plej birdoj povas flugi, kio distingas ilin el preskaŭ ĉiuj aliaj vertebrulaj klasoj. Flugo estas la ĉefa sistemo de transporto kaj movo ĉe plej birdospecioj kaj estas uzata por reproduktado, manĝado kaj predant-evito kaj -fuĝo. Birdoj havas variajn adaptojn por flugo, inklude malpezan skeleton, du grandajn flugomuskolojn, nome pectoralis (aŭ brusta, kiu grandas 15 % de la totala maso de la birdo) kaj la supracoracoideus (suprakorakoido), same kiel modifitajn antaŭajn membrojn (flugiloj) kiuj utilas kiel aerteniloj.[12] La formo kaj grando de flugiloj ĝenerale determinas la birdospecian flugotipon; multaj birdoj kombinas povegan, flugilfrapan flugon kun malpli energi-intensan ŝvebadon. Ĉirkaŭ 60 vivantaj birdospecioj estas neflugaj, same kiel multaj formortintaj birdoj.[54] Neflugeco ofte okazas ĉe birdoj de izolataj insuloj, probable pro limigitaj resursoj kaj foresto de teraj predantoj.[55] Kvankam neflugantaj, pingvenoj uzas similajn musklaron kaj movojn por "flugi" tra akvo, same kiel aŭkoj, pufinoj kaj cinkloj.[56]

Other Languages
Acèh: Cicém
адыгабзэ: Бзыу
Afrikaans: Voël
Alemannisch: Vögel
አማርኛ: ወፍ
aragonés: Aves
Ænglisc: Fugol
العربية: طائر
ܐܪܡܝܐ: ܛܝܪܐ
مصرى: طير
অসমীয়া: চৰাই
asturianu: Páxaru
авар: ХӀинчӀ
Aymar aru: Jamach'i
azərbaycanca: Quşlar
تۆرکجه: قوش
башҡортса: Ҡоштар
Boarisch: Vegl
žemaitėška: Paukštē
Bikol Central: Gamgam
беларуская: Птушкі
беларуская (тарашкевіца)‎: Птушкі
български: Птици
भोजपुरी: चिरई
Bislama: Pijin
Bahasa Banjar: Burung
বাংলা: পাখি
བོད་ཡིག: བྱ།
brezhoneg: Evn
bosanski: Ptice
буряад: Шубуун
català: Ocells
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Cēu
нохчийн: Олхазарш
Cebuano: Langgam
Tsetsêhestâhese: Ve'kese
کوردی: مەل
čeština: Ptáci
kaszëbsczi: Ptôchë
Cymraeg: Aderyn
dansk: Fugle
Deutsch: Vögel
Zazaki: Mıriçıki
dolnoserbski: Ptaški
Ελληνικά: Πτηνά
English: Bird
español: Aves
eesti: Linnud
euskara: Hegazti
estremeñu: Páxaru
فارسی: پرنده
suomi: Linnut
Võro: Tsirk
Na Vosa Vakaviti: Manumanu vuka
føroyskt: Fuglur
français: Oiseau
arpetan: Usél
Nordfriisk: Fögler
Frysk: Fûgels
Gaeilge: Éan
贛語: 雀仔
Gàidhlig: Eun
galego: Aves
Avañe'ẽ: Guyra
ગુજરાતી: પક્ષી
Gaelg: Ushag
Hausa: Tsuntsu
客家語/Hak-kâ-ngî: Tiâu
עברית: עופות
हिन्दी: पक्षी
Fiji Hindi: Chirriya
hrvatski: Ptice
hornjoserbsce: Ptaki
Kreyòl ayisyen: Zwazo
magyar: Madarak
հայերեն: Թռչուններ
interlingua: Aves
Bahasa Indonesia: Burung
Ilokano: Billit
ГӀалгӀай: Оалхазараш
Ido: Ucelo
íslenska: Fugl
italiano: Aves
日本語: 鳥類
Patois: Bod
la .lojban.: lo cipni
Basa Jawa: Manuk
ქართული: ფრინველები
Taqbaylit: Afrux
Адыгэбзэ: Къуалэбзухэр
Kabɩyɛ: Sumaɣ
қазақша: Құстар
ភាសាខ្មែរ: បក្សី
ಕನ್ನಡ: ಪಕ್ಷಿ
한국어:
Перем Коми: Кайез
kurdî: Balinde
kernowek: Edhen
Кыргызча: Куш
Latina: Aves
Ladino: Pasharos
Lëtzebuergesch: Vullen
лакку: Лелуххи
лезги: НуькI
Lingua Franca Nova: Avia
Limburgs: Veugel
Ligure: Aves
lingála: Ndɛkɛ
lietuvių: Paukščiai
latgaļu: Putni
latviešu: Putni
мокшень: Нармонь
Malagasy: Vorona
олык марий: Кайык
Baso Minangkabau: Buruang
македонски: Птици
മലയാളം: പക്ഷി
монгол: Шувуу
मराठी: पक्षी
кырык мары: Кек
Bahasa Melayu: Burung
Malti: Għasfur
မြန်မာဘာသာ: ငှက်
эрзянь: Нармунть
Nāhuatl: Tototl
Napulitano: Auciello
Plattdüütsch: Vagels
Nedersaksies: Voegel
नेपाली: चरा
नेपाल भाषा: झंगः
Nederlands: Vogels
norsk nynorsk: Fuglar
norsk: Fugler
Nouormand: Ouaîsé
Diné bizaad: Tsídii
occitan: Ausèl
ଓଡ଼ିଆ: ପକ୍ଷୀ
Ирон: Мæргътæ
ਪੰਜਾਬੀ: ਪੰਛੀ
Kapampangan: Ayup
Picard: Oizo
Deitsch: Voggel
polski: Ptaki
Piemontèis: Osej
پنجابی: پنچھی
پښتو: مرغه
português: Aves
Runa Simi: Pisqu
rumantsch: Utschels
română: Pasăre
armãneashti: Puľiu
русский: Птицы
русиньскый: Птахы
संस्कृतम्: पक्षिणः
саха тыла: Көтөрдөр
ᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤ: ᱪᱮᱬᱮ
sardu: Aves
sicilianu: Aceddu
Scots: Bird
سنڌي: پکي
srpskohrvatski / српскохрватски: Ptica
සිංහල: කුරුල්ලෝ
Simple English: Bird
slovenčina: Vtáky
slovenščina: Ptiči
chiShona: Shiri
Soomaaliga: Shimbir
shqip: Zogjtë
српски / srpski: Птице
SiSwati: Tinyoni
Seeltersk: Fuugele
Basa Sunda: Manuk
svenska: Fåglar
Kiswahili: Ndege (mnyama)
ślůnski: Ptoki
தமிழ்: பறவை
ತುಳು: ಪಕ್ಕಿ
తెలుగు: పక్షి
тоҷикӣ: Паранда
Tagalog: Ibon
Türkçe: Kuş
татарча/tatarça: Кошлар
chiTumbuka: Viyuni
удмурт: Тылобурдо
українська: Птахи
اردو: پرندہ
oʻzbekcha/ўзбекча: Qushlar
vèneto: Oxei
vepsän kel’: Lindud
Tiếng Việt: Chim
West-Vlams: Veugel
Volapük: Böds
walon: Oujhea
Winaray: Tamsi
吴语:
хальмг: Шовуд
isiXhosa: Yentaka
მარგალური: მაფურინჯეეფი
ייִדיש: פויגל
Yorùbá: Ẹyẹ
Vahcuengh: Duzroeg
Zeêuws: Veugels
中文:
Bân-lâm-gú: Chiáu
粵語: