Usono

Disambig-dark.svgTiu ĉi artikolo temas pri la ŝtato en Norda Ameriko. Por apartigilo "USA", vidu USA (apartigilo).
United States of America
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko

Detaloj

Detaloj

DetalojDetaloj
Nacia himno: The Star-Spangled Banner
Nacia devizo: In God We Trust kaj E pluribus unum
Je Dio ni kredas
kaj El pluraj unu
Situo
Bazaj informoj
ĈefurboVaŝingtono
Oficiala(j) lingvo(j)angla lingvo, usona angla lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j)angla lingvo, angla lingvo
Plej ofta(j) religio(j)protestantismo (52%)
katolikismo (27%)
nenia (10%)
alia (10%)
mormonismo (2%)
judismo (1%)
islamo (1%)
(2002)
Areo
 % de akvo
9 631 420 km²
4,87 %
Loĝantaro325 145 963
Loĝdenso31 loĝ./km²
HorzonoUTC−06:00
Interreta domajno.us
LandokodoUSA
Telefona kodo+1
Plej alta punktoDenali
Plej malalta punktoBadwater
Politiko
Politika sistemoprezidenta respubliko
ŜtatestroDonald Trump
Nacia tago4-a de julio
Sendependiĝo disde Britio4-a de julio 1776
Ekonomio
ValutoUsona dolaro
MEPlaŭ 2014
– suma$17,443 duilionoj
– pokapa$ 54.629
Esperanto-movado
Landa E-asocioEsperanto-Ligo por Norda Ameriko
v  d  
Information icon.svg

Usono, oficiale la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko (angle United States of America; mallonge US, USA, aŭ America), estas federacia konstitucia respubliko, kiu konsistas el 50 subŝtatoj, federala distrikto, kaj 565 indianaj kaj inuitaj tribaj registaroj.

Usono situas preskaŭ tute en la okcidenta hemisfero. Ĝiaj 48 koheraj subŝtatoj kaj ĝia ĉefurbo Vaŝingtono situas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) havas limojn norde kun Kanado, oriente kun la Atlantika Oceano, sude kun la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente kun Pacifiko. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas meze de la Pacifika Oceano. Usono ankaŭ posedas dek kvar teritoriojn, inkluzive de Gvamo kaj Porto-Riko[1].

Kun pli ol 300 milionoj da loĝantoj, kiuj loĝas sur 9,63 milionoj da kvadrataj kilometroj, Usono estas la tria plej granda lando de la mondo laŭ loĝantaro, kaj la tria laŭ areo (la kvara, se oni kalkulas nur la tersurfacon). Usono estas unu el la plej diversetnaj nacioj en la mondo, rezulte de jarcentoj de amasa enmigrado, ĉefe el Eŭropo, sed ankaŭ el aliaj mondopartoj.[2] Kiel rezulto la usona socio estas unu el la plej variaj kaj kompleksaj en la mondo. La reganta kulturo baziĝas klare sur la kristana, eŭropa kulturo. La originaj loĝantoj (indiĝenaj nordamerikaj triboj) estis forpelitaj de siaj teritorioj kaj metitaj en rezervejojn; de la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj, multaj el ili mortis pro malsanoj (portitaj de eŭropaj koloniantoj) kaj militoj. Nuntempe, ilia kulturo preskaŭ malaperis.

La aktuala nacio estis fondita de la originalaj dek tri kolonioj de Britio, kiuj situas ĉe la plej orienta landlimo de la lando, borde de la Atlantika Oceano. Post kiam ili deklaris sin sendependaj ŝtatoj, ili la 4-an de julio 1776 eldonis la Usonan Deklaron de Sendependeco.[3] La ribelaj ŝtatoj venkis Brition en la Usona Revolucio. Tio estis la unua sukcesplena kolonia milito de sendependeco.

Federala kunveno adoptis la nuntempan Usonan Konstitucion la 17-an de decembro 1783. Ĝia ratifo dum la sekva jaro kunigis la subŝtatojn je unu federala respubliko. En 1791, la unuaj dek amendoj al la Usona Konstitucio estis ratifitaj. Ĉi tiuj dek amendoj (nomitaj angle la "Bill of Rights"—Ĉarto de Rajtoj) garantias protektadon de la usonaj civitanoj de registara potenco. Ekzemple, la unua amendo al la Usona Konstitucio garantias, ke usonaj civitanoj per leĝo rajtas havi iun ajn religion, paroli libere pri iu ajn temo, kunveni por protesti, ktp.[4]

En la 19-a jarcento Usono akiris terenon de Francio, Meksiko, Hispanio, de la Rusia Imperio, aldone la Respublikon Teksaso kaj la Respublikon Havajo. La Usona Enlanda Milito metis finon al sklaveco en Usono kaj preventis konstantan fendiĝon de la lando. Mallonga milito kontraŭ Hispanio en 1898 kaj la partopreno en la Unua Mondmilito montris, ke Usono estis monda milita potenco. Dum la Dua mondmilito Usono iĝis la unua lando, kiu kreis nuklean armilon.[5]

Usono estas nuntempe konsiderata la plej potenca kaj riĉa lando en la mondo[6]. Havante la plej grandan amaskulturon, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, ekde Holivudo ĝis hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Other Languages
Alemannisch: USA
አማርኛ: አሜሪካ
aragonés: Estatos Unitos
مصرى: امريكا
Aymar aru: Istadus Unidus
žemaitėška: JAV
Bikol Central: Estados Unidos
беларуская (тарашкевіца)‎: Злучаныя Штаты Амэрыкі
भोजपुरी: अमेरिका
Bahasa Banjar: Amirika Serikat
বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী: তিলপারাষ্ট্র
Chavacano de Zamboanga: Estados Unidos de America
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Mī-guók
Tsetsêhestâhese: United States
Nēhiyawēwin / ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ: ᑭᐦᒋ ᒨᐦᑯᒫᓇᐢᑭᕀ
словѣньскъ / ⰔⰎⰑⰂⰡⰐⰠⰔⰍⰟ: Амєрїканьскꙑ Ѥдьнѥнꙑ Дрьжавꙑ
dansk: USA
Thuɔŋjäŋ: Pawuut Matiic
ދިވެހިބަސް: އެމެރިކާ
eʋegbe: United States
emiliàn e rumagnòl: Stat Unî
English: United States
español: Estados Unidos
estremeñu: Estaus Uníus
Na Vosa Vakaviti: United States
føroyskt: USA
français: États-Unis
arpetan: Ètats-Unis
贛語: 美國
गोंयची कोंकणी / Gõychi Konknni: अमेरिकेचीं संयुक्त राज्यां
Bahasa Hulontalo: Amerika Serikat
𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺: 𐌰𐌼𐌰𐌹𐍂𐌹𐌺𐌰
客家語/Hak-kâ-ngî: Mî-koet
Fiji Hindi: United States
Kreyòl ayisyen: Etazini
Bahasa Indonesia: Amerika Serikat
Ido: Usa
íslenska: Bandaríkin
ᐃᓄᒃᑎᑐᑦ/inuktitut: ᐊᒥᐊᓕᑲ
la .lojban.: mergu'e
Kabɩyɛ: Etaazuunii
Gĩkũyũ: United States
kalaallisut: Naalagaaffeqatigiit
ភាសាខ្មែរ: សហរដ្ឋអាមេរិក
한국어: 미국
kernowek: Statys Unys
Lingua Franca Nova: Statos Unida de America
Luganda: Amerika
Basa Banyumasan: Amerika Serikat
Malagasy: Etazonia
Baso Minangkabau: Amerika Sarikat
Bahasa Melayu: Amerika Syarikat
Dorerin Naoero: Eben Merika
Plattdüütsch: USA
Nederlands: Verenigde Staten
norsk nynorsk: USA
norsk: USA
Sesotho sa Leboa: United States of America
Chi-Chewa: United States
Livvinkarjala: Amerikan Yhtysvallat
Pangasinan: Estados Unidos
Kapampangan: Estados Unidos
Deitsch: Amerikaa
Norfuk / Pitkern: Yunitid Staits o' Merika
پنجابی: امریکہ
português: Estados Unidos
rumantsch: Stadis Unids
ᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤ: ᱥᱮᱞᱮᱫ ᱯᱚᱱᱚᱛ
sicilianu: Stati Uniti
srpskohrvatski / српскохрватски: Sjedinjene Američke Države
Simple English: United States
slovenčina: Spojené štáty
Sranantongo: Kondre Makandrameki
Basa Sunda: Amérika Sarikat
svenska: USA
Kiswahili: Marekani
ไทย: สหรัฐ
Setswana: USA
Tok Pisin: Ol Yunaitet Stet
Xitsonga: Amerikha
chiTumbuka: United States
Twi: Amerika
reo tahiti: Fenua Marite
oʻzbekcha/ўзбекча: Amerika Qoʻshma Shtatlari
Tiếng Việt: Hoa Kỳ
Volapük: Lamerikän
吴语: 美国
Vahcuengh: Meijgoz
中文: 美国
文言: 美國
Bân-lâm-gú: Bí-kok
粵語: 美國
isiZulu: IMelika