Saint-Martin

Disambig.svgLa titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Martin (apartigilo)
Saint-Martin
(Saint-Martin)
Transmara kolektivo
Saint-Martin Icône.svg
ŜtatoFrancio Francio
Transmaraj kolektivojSaint-Martin (978)
Administra centroMarigot
Areo53,2 km² (5 320 ha)
Loĝantaro35 742 (2012)
Denseco671,84 loĝ./km²
delegita prefektoAnne Laubies
 - prezidantoAline Hanson
HorzonoUTC-04:00
ISO-kodoMF
Saint-Martin
Saint-Martin
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Saint Martin (France)
Retpaĝo: www.com-saint-martin.fr

La nordo de la insulo Sent-Martino en la Kariba Maro havas la nomon Saint-Martin (france por "Sankta Marteno") kaj estas transmara kolektivo de Francio. La insuloparto Saint Martin havas areon de 53,2 km2 kaj dum la jaro 2012 havis 35 742 enloĝantojn.

La tuta insuloparto estas unu komunumo de Francio. Administra centro estas la loĝloko Marigot, kiu tamen ne havas la titolon "ĉefurbo".

La alia, suda, parto de la insulo nomiĝas Sint-Maarten kaj estas parto de la nederlanda reĝlando.

Politika statuso

Ĝis la 22-a de februaro 2007 Saint-Martin estis simpla komunumo de Francio en la departemento Gvadelupo, kaj kune kun la najbara insulo Saint-Barthélemy (france por "Sankta Bartolomeo") konsistigis arondismenton de Gvadelupo, la "arondismento Nordaj Insuloj" (france arrondissement des Îles du Nord, alternative ankaŭ foje nomata arrondissement Saint-Martin - Saint-Barthélémy. Ekde tiu dato ĝi estas, samkiel la najbara Saint-Barthélemy, transmara kolektivo de Francio (Collectivité d'outre-mer (COM). Krom la formala distingiĝo malmulte ŝanĝiĝis: la administrado daŭre samas al tiu de kutima komunumo, daŭre la teritorio apartenas al Eŭropa Unio kaj ne-francoj el alia lando de la Eŭropa Unio kunvoĉdonas pri la komunuma parlamento. La valuto de Saint-Martin estas la Eŭro, kaj la usona dolaro nur en iuj vendejoj aldone akceptiĝas kiel pagilo.


Detala mapo de la insulo Sankta Marteno
Other Languages
Afrikaans: Saint-Martin
aragonés: Saint-Martin
azərbaycanca: Sen-Marten
تۆرکجه: سنت مارتین
беларуская (тарашкевіца)‎: Сэн-Мартэн
български: Сен Мартен
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Saint-Martin
euskara: Saint Martin
Nordfriisk: Saint-Martin
Gagauz: Sent Martin
客家語/Hak-kâ-ngî: Saint-Martin
עברית: סן מרטן
magyar: Saint-Martin
Bahasa Indonesia: Saint Martin (Perancis)
íslenska: Saint-Martin
Patois: Sah Mahtah
ქართული: სენ-მარტენი
한국어: 생마르탱
lietuvių: Sen Martenas
latviešu: Senmartēna
norsk nynorsk: Saint-Martin
polski: Saint-Martin
پنجابی: سنٹ مارٹن
srpskohrvatski / српскохрватски: Saint-Martin, Francuska
Simple English: Saint Martin (France)
Basa Sunda: Saint-Martin
svenska: Saint-Martin
Kiswahili: Saint Martin
Tiếng Việt: Saint-Martin
Bân-lâm-gú: Saint-Martin