Ostro
English: Oyster

Crassostrea gigas p1040848.jpg

La ostroj (Ostreidae) estas familio el filumo de moluskoj (Mollusca) kaj klaso duvalvuloj (Bivalvia aŭ Lamellibranchia).

La konko de la ostroj konsistas el du diversformaj, rasp-surfacaj valvoj. Ĝia koloro estas ofte malpur-griza. La supra valvo estas konveksa dum la suba estas iom plata. Tiu suba valvo adheras al la grundo aŭ alia surfaco. La interna surfaco de ambaŭ valvoj estas plata kaj blanka.

La valvojn interligas la elasta konekta histo, la tn. ligamento (ligamentum) kaj tiu tenas malfermiĝinta la konkan valvon. Kiam la valvoj estas malfermitaj iomete, maldikaj, harsimilaj cilioj estigas akvofluon, kio flosigas la ŝvebantajn nutraĵojn al la ostra interno. La ostro trafiltras 8-12 l marakvon je horo.

Ĝi estas predo por birdoj, marsteloj, helikoj kaj rajoj, sed nutras ĝin eĉ la homoj. Ĝin damaĝas la ostrobora heliko (Urosalpinx cinerea), kiu boras eta truon tra la ostra konko kaj la heliko elsuĉas la molajn partojn per sia rostro.

Kiel aliaj konkuloj, ankaŭ la ostroj estas aŭ viraj aŭ virinaj, sed ekzistas kelkaj hermafroditoj. Ilia reproduktado okazas somere. Ĉe kelkaj specioj, la fekundigo okazas en la marakvo, ĉe aliaj en la femala korpo. La ostridoj naĝadas kiel ciliaj larvoj, antaŭ ol adheriĝi.

La reproduktado de la eŭropa ostro (O. edulis) estas tre specifa. La unuopaj ostroj ŝanĝas sian sekson je modifiĝo de la akva temperaturo aŭ je iu certa tempo. La eŭropa ostro atingas la manĝeblan grandon en aĝo de 3–5 jaroj.

Al la veraj ostroj apartenas la genroj kiel Ostrea, Crassostrea kaj Pycnodonte. La plej proksimaj parencoj de la eŭropa ostro estas la Ostrea lurida kaj Ostrea frons. Al la Crassostrea-specioj apartenas la portugala (C. angulata), la virĝinia (C. virginica) kaj la japana ostro (C. gigas).

Kvankam ankaŭ ostroj povas produkti perlojn, tiuj ne havas komercajn valorojn.

  • la manĝeblaj ostroj

La manĝeblaj ostroj

La eŭropa manĝebla ostro vivas de Norvegio ĝis Maroko, ankaŭ en Mediteraneo kaj Nigra maro. Ĝi estas hermafrodita ostro kun longo de ĉirkaŭ 8 cm. La nord-amerika ostro (O. lurida) estas malpli granda 7,5 cm, dum la virĝinia ostro ĉirkaŭ 15 cm, la japana ostro 30 cm.

Oni kolektas la ostrojn en granda kvanto, manĝas ilin krude aŭ kuirita.

Other Languages
Afrikaans: Oester
Ænglisc: Ostre
العربية: محار
azərbaycanca: Stridiya
беларуская: Вустрыцы
беларуская (тарашкевіца)‎: Вустрыцы
বাংলা: ঝিনুক
brezhoneg: Istr
català: Ostra
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Diê (dông-ŭk)
Чӑвашла: Устрица
Deutsch: Austern
Ελληνικά: Στρείδι
English: Oyster
euskara: Ostra
فارسی: صدف چروک
suomi: Osterit
français: Huître
Gaeilge: Oisre
Gàidhlig: Eisir
galego: Ostra
गोंयची कोंकणी / Gõychi Konknni: Kalvam
Kreyòl ayisyen: Zwit
Bahasa Indonesia: Tiram
Ido: Ostro
íslenska: Ostra
日本語: カキ (貝)
한국어:
Bahasa Melayu: Tiram
မြန်မာဘာသာ: ကမာ
Nāhuatl: Atzcalli
Nederlands: Oester (gerecht)
norsk nynorsk: Østers
norsk: Østers
occitan: Ustra
português: Ostra
română: Stridie
русский: Устрица
sicilianu: Òstraca
Scots: Eyster
srpskohrvatski / српскохрватски: Oštriga
Simple English: Oyster
slovenščina: Ostriga
Tagalog: Talaba
Türkçe: İstiridye
українська: Устриця
Tiếng Việt: Hàu
Bân-lâm-gú: Ô-á
粵語: