Nigra cigno

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigra cigno
Nigraj cignoj (Cygnus atratus)
Nigraj cignoj (Cygnus atratus)
Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Birdoj Aves
Ordo:Anseroformaj Anseriformes
Familio:Anasedoj Anatidae
Subfamilio:Anserenoj Anserinae
Genro:Cigno Cygnus
Specio:Nigra cigno Cygnus atratus


Latham 1790

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  
Information icon.svg

La Nigra cigno (latine Cygnus atratus) estas granda akvobirdo el la genro de cignoj kaj la familio de Anasedoj. Ĝi estas la sola specio de cigno, kiu preskaŭ komplete nigras, kaj krome havas ruĝan bekon la plej longan kolon el ĉiuj cignaj specioj. Nigraj cignoj estas nature disvastiĝintaj ĉefe en sudorienta kaj sudokcidenta Aŭstralio, kaj estas la oficiala simbolo de la ŝtato Okcidenta Aŭstralio. Tiu specio estis ĉasaa ĝis formorto en Novzelando, sed poste reenmetita. En Aŭstralio ili estas nomadaj, kun vagadecaj migromodeloj depende de klimataj kondiĉoj. Ili estas monogamaj reproduktuloj kiuj kunhavas respondecon pri kovado kaj pri idozorgado inter ambaŭ seksoj.

Ĝi estis unuafoje priskribita science de la angla naturalisto John Latham en 1790, kaj tiam la Nigra cigno estis lokita dekomence en la monotipa genro, Chenopis. La Nigraj cignoj povas troviĝi solaj, aŭ en izolaj grupoj de centoj aŭ eĉ miloj.[1] La Nigraj cignoj estas popularaj birdoj en zoologiaj ĝardenoj kaj birdokolektoj, kaj tiele fuĝintoj foje vidiĝas for el sia natura teritorio.

Aspekto

Flanka vido de matura plenkreskulo montrantr karakteran kolon kun formo de "S".
Kurante.

La plenkreskaj birdoj longas 110 ĝis 142 centimetrojn kaj pezas 4 ĝis 9 kilogramojn. La enverguro estas inter 1.6 kaj 2 m.[1][2] Maskloj ĝenerale estas iomete pli grandaj ol inoj, kun pli longa kaj rekta beko. Cignidoj (nematuruloj) estas grizecbrunaj kun palbordaj plumoj.[1] La kolo estas longa (relative la plej longa kolo inter cignoj) kaj kurba en formo de "S". Pro iliaj ĝenerale 31 kolaj vertebroj ili povas subakve per sia beko serĉi nutraĵojn ankaŭ en iom pli profundaj akvotavoloj. Dum flugado, la kolo ampleksas la duonon de la kompleta longeco. La plumaro kaj la kruroj nigras. Blankan koloron havas nur flugilplumoj, kiuj do en normala stato (stare, naĝe aŭ ripoze) ne videblas. Ĉe la flugilorandoj la plumoj estas iom buklaj. La beko estas intense ruĝa, kaj dekoriĝas per blanka bendo proksime de la bekopinto. La koloro de la okuloj varias inter oranĝkolora ĝis helbruna. Kruroj kaj piedoj estas grizecnigraj.

Dumnaĝe, la Nigra cigno tenas sian kolon arke aŭ stare, kaj ofte montras siajn plumojn aŭ flugilojn leve kiel agresema sinteno. Dumfluge aro de Nigraj cignoj formas linion aŭ V, kaj ĉiu individua birdo flugas forte tenante ondecajn longajn kolojn, elsendante fajfajn sonojn per siaj flugiloj kaj hurlecajn, klarionecajn aŭ trumpetecajn alvokojn.[1]

La Nigra cigno estas malkiel ĉiu ajn alia aŭstralia birdo, kvankam je malklara lumo kaj de malproksime ĝi povas esti konfuzata kun la Piga ansero dumfluge. Tamen, la Nigra cigno povas esti distingata pro sia multe pli longa kolo kaj pli malrapida flugilfrapado.[3]

Other Languages
Afrikaans: Swartswaan
العربية: تم أسود
azərbaycanca: Qara qu quşu
български: Черен лебед
brezhoneg: Alarc'h du
bosanski: Crni labud
català: Cigne negre
čeština: Labuť černá
Cymraeg: Alarch du
dansk: Sortsvane
Deutsch: Trauerschwan
Ελληνικά: Μαύρος κύκνος
English: Black swan
español: Cygnus atratus
eesti: Mustluik
فارسی: قوی سیاه
føroyskt: Svartisvanur
français: Cygne noir
Gaeilge: Eala dhubh
galego: Cisne negro
hrvatski: Crni labud
interlingua: Cygnus atratus
Bahasa Indonesia: Angsa hitam
íslenska: Svartsvanur
italiano: Cygnus atratus
日本語: コクチョウ
Адыгэбзэ: КъыуфӀыцӀэ
한국어: 흑고니
lietuvių: Juodoji gulbė
latviešu: Melnais gulbis
македонски: Црн лебед
кырык мары: Шим йӱксӹ
Bahasa Melayu: Joyinah Hitam
မြန်မာဘာသာ: ငန်းနက်
Nederlands: Zwarte zwaan
norsk nynorsk: Svartsvane
norsk: Svartsvane
Diné bizaad: Dééshzhiin
occitan: Cicne negre
پنجابی: کالا ہنس
português: Cisne-negro
davvisámegiella: Čáhppesnjukča
srpskohrvatski / српскохрватски: Crni labud
Simple English: Black swan
српски / srpski: Црни лабуд
svenska: Svart svan
Türkçe: Kara kuğu
удмурт: Сьӧд юсь
українська: Чорний лебідь
Tiếng Việt: Thiên nga đen
中文: 黑天鹅