Kurt Waldheim

D-ro Kurt Waldheim
Kurt Waldheim

En funkcio:
8-an de julio 1986 –  8-an de julio 1992
Antaŭulo Rudolf Kirchschläger
Sekvanto Thomas Klestil

En funkcio:
1-a de januaro 1972 –  1-a de januaro 1982
Antaŭulo U Thant
Sekvanto Javier Pérez de Cuéllar

Naskiĝo 21-an de decembro 1918
en Aŭstrio Sankt Andrä-Wördern, Germana Aŭstrio
Morto 14-an de junio 2007
en Aŭstrio Vieno, Aŭstrio
Nacieco aŭstro
Edz(in)o Elisabeth Waldheim
Infanoj 3
Alma mater Universitato de Vieno
Profesio diplomato, juristo
Religio romkatoliko
v   d  
Information icon.svg

Kurt Josef WALDHEIM (naskiĝis la   21-an de decembro  1918(nun 1918-12-21) en Sankt Andrä-Wördern, Aŭstrujo; mortis la 14-an de junio  2007 en Vieno) estis aŭstra konservativa diplomato, la kvara ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj kaj la naŭa prezidento de Aŭstrio inter 1986 kaj 1992.

Vivo

1918 ĝis 1986

Kurt Waldheim naskiĝis en la vilaĝo Sankt Andrä-Wördern proksime al Vieno kiel filo de instruisto kaj li studis juron en la Viena universitato. Li batalis en la Dua Mondmilito kaj iĝis aŭstra diplomato en 1945. Ĝis 1951 li laboris en la ambasadorejo en Parizo. Ekde 1964 ĝis 1968 same kiel komence de la 1970-aj jaroj, li servis kiel ambasadoro de Aŭstrujo ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj inter 1968 kaj 1970 li estis ministro pri eksteraj aferoj en la aŭstra registaro. [1]

Post la elekto de alia registaro, li akiris postenon en la Internacia Atomenergia Organizo (IAEO) kaj provis iĝi aŭstra prezidanto en la baloto de 1971, sed ne jam sukcesis tiutempe. Unu jaron poste, tamen, li estis elektata la kvara ĝenerala sekretario de UNO kaj multe engaĝiĝis pri la plibonigo de la situacioj en diversaj landoj, i.a. Nikaragvo kaj Bangladeŝo. En 1981, Waldheim ne povis esti denove elektata pro vetoo de Ĉinujo, sed jam 5 jarojn poste li kandidatis kiel aŭstra prezidanto denove kaj nun sukcesis. [2]

Waldheim-skandalo

Dum sia tempo kiel prezidanto de la aŭstra respubliko, Waldheim publikigis sian aŭtobiografion En la vitra palaco de la mondpolitiko (germanlingve: Im Glaspalast der Weltpolitik), en kiu li ne skribis ion pri sia tempo kiel soldato inter 1942 kaj 1945. Sekve de tio komenciĝis vasta konflikto, en kiu kelkaj judaj organizaĵoj asertis, ke Waldheim iam apartenis al la naziaj grupoj Sturmabteilung (SA) kaj la Germana Nazia Ligo de Studentoj. Fine, la registaro en Vaŝingtono eĉ malpermesis al Waldheim vojaĝi al Usono. [3]

Kiel konsekvenco de ĉi-tio, Waldheim kaj lia familio konsistinta krome el lia edzino kaj tri infanoj estis observata de sekreta servoj. En 2001, longe post la fino de la ofica tempo de Waldheim, la CIA publikigis la akton pri li, laŭ kiu li neniam laboris kiel agento. [4]

Kariera fino kaj morto

En 1992, post kiam li ofte defendis sin kontraŭ postuloj pri sia eksiĝo, Waldheim ne denove kandidatis por la ofico de prezidanto. Ajnkaze li estis izolata en sia ofica tempo, ekzemple nur kelkaj islamaj kaj komunismaj ŝtatoj vizitis lin aŭ permesis al li esti vizitataj. Krome Waldheim ne plu engaĝiĝis en iu ajn kampo de la politiko, sed fine retiriĝis. En 2007 li mortis kaj estis entombigata en la viena Zentralfriedhof. La entombigan ceremonion ne rajtis viziti eksterlandaj gastoj laŭ la deziro de Waldheim enskribita en sia testamentaĵo. [5]

Other Languages
Afrikaans: Kurt Waldheim
беларуская: Курт Вальдхайм
беларуская (тарашкевіца)‎: Курт Вальдгайм
български: Курт Валдхайм
brezhoneg: Kurt Waldheim
bosanski: Kurt Waldheim
català: Kurt Waldheim
čeština: Kurt Waldheim
Cymraeg: Kurt Waldheim
Deutsch: Kurt Waldheim
English: Kurt Waldheim
español: Kurt Waldheim
euskara: Kurt Waldheim
français: Kurt Waldheim
hrvatski: Kurt Waldheim
Bahasa Indonesia: Kurt Waldheim
íslenska: Kurt Waldheim
italiano: Kurt Waldheim
Lëtzebuergesch: Kurt Waldheim
lietuvių: Kurt Waldheim
latviešu: Kurts Valdheims
Bahasa Melayu: Kurt Waldheim
မြန်မာဘာသာ: ကွတ်ဝေါလ်ဟိုင်း
Nederlands: Kurt Waldheim
norsk nynorsk: Kurt Waldheim
occitan: Kurt Waldheim
português: Kurt Waldheim
Runa Simi: Kurt Waldheim
română: Kurt Waldheim
srpskohrvatski / српскохрватски: Kurt Waldheim
Simple English: Kurt Waldheim
slovenčina: Kurt Waldheim
slovenščina: Kurt Waldheim
српски / srpski: Курт Валдхајм
svenska: Kurt Waldheim
Türkçe: Kurt Waldheim
українська: Курт Вальдгайм
oʻzbekcha/ўзбекча: Kurt Waldheim
Tiếng Việt: Kurt Waldheim
Winaray: Kurt Waldheim
Yorùbá: Kurt Waldheim
Bân-lâm-gú: Kurt Waldheim