Ioo (luno)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri luno de Jupitero. Por informoj pri la samnoma heroino de la helena mitologio, vidu la paĝon Ioa.
Ioo
Verkolora bildo fotita de la sondilo Galileo
Proprecoj de la orbito
Granda duonakso421 800 km
Periapsido – Apoapsido420 000 – 423 400 km
Discentreco0,0041
Orbita inklinacio0,05°


Sidera periodo1,769 d
Meza cirkulrapido17,334 km/s
Fizikaj proprecoj
KategorioSatelito de Jupitero
Ekvatora – Polusa diametro3660 × 3630,6 km
Maso8,931 9×1022 kg
Meza Denso3,528 g/cm³
Ekvatora falakcelo je surfaco1,79 m/s²
Fuĝrapido2,558 km/s
Rotacia periodo1,769 d
Inklinacio de la rotacia akso
Albedo0,63
Absoluta magnitudo-1,6
Proprecoj de la atmosfero
Temperaturo surfaca
min. – meza – maks.
130 K (ekster ardaj punktoj)
Ĉefaj komponantoj

sulfurdioksido kaj alioj (tre maldensa)

Historio kaj alioj
MalkovrintoGalilejo kaj Marius
Malkovrinta dato7-a de januaro 1610
v    
Information icon.svg

Ioo, helene Ἰώ, latine Io, estas luno de Jupitero, unu el la plej kolorhavaj kaj belaspektaj astroj de la sunsistemo. Ĝia nomo venas el Ioa, kiu estis amoratino de Jupitero. Ĝia plej evidenta koloro estas oranĝo.

Ioo estas la plej proksima galileja satelito de Jupitero. Ioo estas la trie plej granda luno ĉirkaŭ Jupitero, kiu havas pli ol 60 lunojn. Ĝi estas la kvare plej granda luno en la sunsistemo.

La itala sciencisto Galileo Galilei malkovris Ioon la 7-an de januaro 1610.

Vulkanismo

La ioa vulkano Pillan Patera.

La proksimeco de Ioo al la gasgiganto Jupitero kaŭzas la fandiĝon de la ioa kerno, pro la efikoj de tajda frapvarmigo. Tiu frapvarmigo respondecas pri la tre aktiva vulkanismo de tiu astro. La vulkanismo estas tiel intensa, ke la ioa surfaco estas la plej juna de la tuta sunsistemo; ĝi ĉiam estas renovigita de novaj elvulkanaj materialoj. Ĝia surfaco subsugestas al iuj pri la aspekto de pico.

Ioo estas rimarkinda pro siaj aktivaj vulkanoj. En la sunsistemo, konata vulkanismo estas observata ankaŭ sur Tero, Tritono kaj Encelado. Ioo estas la plej vulkane aktiva astro de la sunsistemo.

Male al teraj vulkanoj, ioaj vulkanoj elĵetas sulfurajn substancojn, eble inkluzive de sulfura dioksido.

Other Languages
Afrikaans: Io (maan)
Alemannisch: Io (Mond)
العربية: آيو (قمر)
asturianu: Ío (lluna)
azərbaycanca: İo
تۆرکجه: آیو (قمر)
беларуская: Іо (спадарожнік)
беларуская (тарашкевіца)‎: Іо (спадарожнік Юпітэра)
български: Йо (спътник)
brezhoneg: Io (loarenn)
bosanski: Ija (satelit)
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Io (ôi-sĭng)
corsu: Io
čeština: Io (měsíc)
Чӑвашла: Ио (спутник)
Cymraeg: Io (lloeren)
dansk: Io (måne)
Deutsch: Io (Mond)
Ελληνικά: Ιώ (δορυφόρος)
English: Io (moon)
español: Ío (satélite)
eesti: Io (kuu)
euskara: Io
فارسی: آیو (قمر)
suomi: Io (kuu)
français: Io (lune)
Gaeilge: Io (gealach)
galego: Ío (lúa)
עברית: איו (ירח)
हिन्दी: आयो (उपग्रह)
hrvatski: Ija (mjesec)
magyar: Ió (hold)
Հայերեն: Իո (արբանյակ)
Bahasa Indonesia: Io
íslenska: Íó (tungl)
italiano: Io (astronomia)
日本語: イオ (衛星)
ქართული: იო
қазақша: Ио (серік)
한국어: 이오 (위성)
Кыргызча: Ио
Lëtzebuergesch: Io (Mound)
лезги: Ио
lietuvių: Ijo (palydovas)
latviešu: Jo (pavadonis)
македонски: Ија (месечина)
മലയാളം: അയോ
монгол: Ио (дагуул)
Bahasa Melayu: Io (bulan)
Mirandés: Io
Plattdüütsch: Io (Maand)
Nederlands: Io (maan)
norsk nynorsk: Jupitermånen Io
norsk: Io (måne)
occitan: Io (luna)
پنجابی: آئیو
português: Io (satélite)
română: Io (satelit)
русский: Ио (спутник)
sicilianu: Io (satèlliti)
Scots: Io (muin)
سنڌي: آيو
srpskohrvatski / српскохрватски: Io (mjesec)
සිංහල: අයෝ
Simple English: Io (moon)
slovenčina: Io (mesiac)
slovenščina: Io (luna)
српски / srpski: Ија (сателит)
svenska: Io (måne)
тоҷикӣ: Ио (радиф)
Tagalog: Io (buwan)
Türkçe: İo (uydu)
татарча/tatarça: Ио (иярчен)
українська: Іо (супутник)
Tiếng Việt: Io (vệ tinh)
Winaray: Io (bulan)
吴语: 木卫一
中文: 木卫一
文言: 木衛一
Bân-lâm-gú: Io (oē-chheⁿ)
粵語: 木衛一