Holocena kalendaro

La holocena kalendaro estas nomo de sistemo de jarkalkulo bazita sur la koncepto de holocena erao (HE), ankaŭ nomata homa erao. Ĝi celas solvi iujn problemojn kaj mallogikaĵojn de la nuntempe uzata gregoria kalendaro.

La holocena kalendaro difinas kiel komencon de la erao la jaron 10 000 antaŭ Kristo. Ĝi do funkcias tiel, ke al jarnombro kristana oni aldonu nombron dek mil. Ekzemple, la jaro 2018 post Kristo (p. K.) estas jaro 12018 de Holocena Epoko (HE).

La sciencisto Cesare Emiliani unue proponis la holocenan kalendaron en 1993.

Malavantaĝoj de la gregoria kalendaro

Al la gregoria kalendaro, nune plej uzata kiel monda kalendaro, oni riproĉas ke:

  • Ĝi baziĝas sur la hipoteza naskiĝdato de Jesuo Kristo; tiu kristana aspekto de la kalendaro povas inciti nekristanojn.
  • La kristana eklezio agnoskas, ke Jesuo Kristo naskiĝis kelkajn jarojn antaŭ la jaro 1. Tio ĝenas ĉefe koncerne al la datoj de eventoj ligataj al Kristanismo.
  • La jaro 0 ne ekzistas: tio malsimpligas la historiajn kalkulojn.
Other Languages
azərbaycanca: Holosen təqvimi
беларуская (тарашкевіца)‎: Галяцэнскі каляндар
Bahasa Indonesia: Kalender Holosen
italiano: Era olocenica
日本語: 人類紀元
Nederlands: Holocene kalender
srpskohrvatski / српскохрватски: Holocenski kalendar
Simple English: Holocene calendar
svenska: Holocen era
Türkçe: Holosen takvimi