Henriko la 8-a (Anglio)

Henriko la 8-a
Reĝo de Anglio Flago-de-Anglio.svg
Henriko la 8-a, pentraĵo de Hans Holbein la malpliaĝa
Henriko la 8-a, pentraĵo de Hans Holbein la malpliaĝa
Regado1509-1547
AntaŭuloHenriko la 7-a
SekvantoEduardo la 6-a
Kronado24-a de junio 1509
Persona informo
Naskiĝo28-an de junio 1491 (1491-06-28)
en Palace of Placentia
Morto28-an de januaro 1547 (1547-01-28) (55-jara)
en Palaco Whitehall
TomboSt George's Chapel [#]
ReligioAnglikanismo [#]
ŜtatanecoReĝlando Anglio [#]
Subskribo Henriko la 8-a (Anglio)
Familio
DinastioTudoroj [#]
PatroHenriko la 7-a [#]
PatrinoElizabeta de Jorko [#]
GefratojElizabeth Tudor • Margaret TudorMary Tudor • Katherine Tudor • Edward Tudor • Arthur Tudor • Edmund Tudor, Duke of Somerset [#]
EdzinoKaterino de AragonoAnne Boleyn • Jane Seymour • Anna de Kleve • Catherine Howard • Catherine Parr [#]
IdojMaria la 1-aHenry FitzroyElizabeto la 1-aEduardo la 6-a • Henry, Duke of Cornwall [#]
Reganto de Irlando Saint Patrick's Saltire.svg
Regado1509-1541 Lordo de Irlando
1541-1547 Reĝo de Irlando
AntaŭuloHenriko la 7-a
SekvantoEduardo la 6-a
[#]Fonto: Vikidatumoj
v    
Information icon.svg

Henriko la 8-a (de Anglio) (28-a de junio 1491 en Greenwich; 28-a de januaro 1547 en Londono) estis reĝo de Anglio ekde la 22-a de aprilo (la kronado okazis la 24-an de junio) 1509 ĝis sia morto la 28-an de januaro 1547. Li iĝis en 1542 ankaŭ reĝo de Irlando, kiun li antaŭe regis kiel Lordo.

Vivo

Li estis la dua filo de reĝo Henriko la 7-a kaj Elizabeta de Jorko. Li iĝis Princo de Kimrio post morto de sia frato Arthur Tudor. Li edzinigis la vidvinon de sia frato, Katerino de Aragono, kun permeso de la papo. Ŝi naskis por li du filojn kiuj abrupte mortis kaj la filinon Maria la 1-a (28-a de februaro 1516 - † 17-a de novembro 1558).

Li esprimis sian vidpunkton en libro kontraŭ la reformacio de Luther, pro kio la papo honoris lin kiel „defendanton de la kredo” (defensor fidei). Ĉar Luther esprimis ofendan respondon, li iĝis ĝismorta malamiko de Luther.

Ĉar Katerino ne povis naski la necesan viran tronposteulon, Henriko postulis divorcon, apogate per juĝo de Stephen Gardiner, kiu la geedziĝon deklaris dekomence malvalida. La papo Klemento la 7-a rifuzis konsenti pri tio, ĉar li estis sub premo de nevo de Katarina, imperiestro Karlo la 5-a. Post tio Henriko pretendis la gvidpovon por la krono super la eklezio en Anglio kaj eliris de la katolika eklezio. Per la gvidpova akto de 1534, Henriko kreis la anglikanan eklezion, kies ĉefulo estas ekde tiam ĉiam la angla reĝo (aŭ reĝino). Tiam li konfiskis la posedojn (jarojn 1536-1539) de la katolika eklezio, kaj disdonis ilin al la riĉa burĝaro kaj nobeloj. Li persekutis katolikajn kredantojn, tiel ke li ekzekutis la kancelieron Thomas More, la humanisman episkopon de Rochester, John Fisher kaj multajn aliajn.

En la komencaj jaroj de sia regado, je konsilo de kardinalo Thomas Wolsey, li partoprenis en la milito inter la francoj kaj habsburgoj je la flanko de ĉi-lastaj. Dum la foresto de Henriko, kiu en Francio gvidis militiron, la tria princo de Norfolk, Thomas Howard venkis la skotlandan reĝon Jakobon la 4-an (kiu planis invadon de Anglio), en la Batalo de Flodden Field.

Dum lia regado estis subskribita la Leĝo pri Unuiĝo de 1536, kiu metis Kimrion sub la regpotencon de Anglio, tiel ke la unuaj kimroj aperis en la angla parlamento en 1542.

Other Languages
azərbaycanca: VIII Henri
Bikol Central: Hadeng Enrique VIII
беларуская: Генрых VIII
беларуская (тарашкевіца)‎: Генрых VIII
български: Хенри VIII
eesti: Henry VIII
français: Henri VIII
Հայերեն: Հենրի VIII
Bahasa Indonesia: Henry VIII dari Inggris
íslenska: Hinrik 8.
ქართული: ჰენრი VIII
한국어: 헨리 8세
Lëtzebuergesch: Henry VIII. vun England
Lingua Franca Nova: Henry 8
lietuvių: Henrikas VIII
македонски: Хенри VIII
norsk nynorsk: Henrik VIII av England
русский: Генрих VIII
संस्कृतम्: हेनरी ८
srpskohrvatski / српскохрватски: Henry VIII od Engleske
Simple English: Henry VIII of England
slovenčina: Henrich VIII.
slovenščina: Henrik VIII. Angleški
српски / srpski: Хенри VIII Тјудор
Kiswahili: Henry VIII
Türkçe: VIII. Henry
Tiếng Việt: Henry VIII của Anh
吴语: 亨利八世
中文: 亨利八世
Bân-lâm-gú: Henry 8-sè (Eng-lân)
粵語: 亨利八世