Henriko de Burgonjo, Grafo de Portugalio

Henriko de Burgonjo
Grafo de Portugalio, kromnomita La Bonulo
Grafo de Portugalio[1]
Grafo de Portugalio[1]
Regado1093–1112
Standardo de D. Henriko, kiu pli malfrue fariĝis la unua flago de la Regno de Portugalio
Standardo de D. Henriko, kiu pli malfrue fariĝis la unua flago de la Regno de Portugalio
Persona informo
Naskiĝo1066
en Dijon, Duklando Burgonjo (nun Francio)
Morto24-a de aprilo 1112[2]
en Astorga, Reĝlando Leono (nun Hispanio)
TomboBraga Cathedral [#]
Familio
DinastioBurgonja dinastio en Portugalio [#]
PatroHenry of Burgundy [#]
PatrinoSybilla of Barcelona [#]
GefratojRobert of Burgundy, bishop of Langres • Odo la 1-a • Hugh I, Duke of Burgundy [#]
EdzinoTheresa, Countess of Portugal [#]
IdojUrraca Henriques, infanta de Portugal • Sancha Henriques • Afonso Henriques [#]
[#]Fonto: Vikidatumoj
v    
Information icon.svg

Henriko de Burgonjo (naskiĝis ĉirkaŭ 1066 en Dijon, mortis la 24-an de aprilo 1112 en Astorga, Galegio), estis grafo de Portugalio[1] ekde 1093 ĝis sia morto. En Portugalio li estas konata ĝenerale kiel Grafo Dom Henrique.

Biografio

Li apartenis al la dukara familio de Burgonjo, kaj estis filo de Henriko[3], infanto de la graflando Burgonjo kaj heredinto de la duko Roberto la 1-a[4] kune kun Beatrica aŭ Sibila de Barcelono[5], kaj frato de la dukoj Odo[6] kaj Ugo la 1-a[7].

Ĉar li estis la plej juna filo, Dom Henriko havis malmultegajn eblojn atingi havaĵojn kaj titolojn pere de heredo, kaj tial li aliĝis al la Rekonkero de la Iberia duoninsulo. Li helpis la reĝon Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio konkeri la regnon de Galegio, ricevinte kiel rekompenco pro siaj servoj la promeson de edziĝo kun la nelegitima filino de la monarko, Tereza de Leono[8] (1080-1130).

En 1086, tiam kiam la novaĵoj pri la milito kontraŭ la muzulmanoj kunvokis por aliĝi sub la standardoj de Alfonso la 6-a reĝo de Leono kaj Kastilio, la transpirineajn princojn, la princo Henriko venis Hispanion kune kun sia kuzo Rajmondo de Burgonjo (1080-1107), filo de la grafo Vilhelmo de Burgonjo[9], frato de sia patrino. La du princoj konkeris grandan reputacion dank'al la venkoj en la militoj kiuj ili partoprenadis, kaj kiel premio pro la servoj kiujn ili havigis al li, Alfonso la 6-a edzinigis sian filinon Uĥaka kun Rajmondo, kaj Terezan aŭ Tareĵan[8], la bastarda filino, kun Dom Henriko. Em 1093, Alfonso la 6-a trapasis la riveron Mondego, prenis Santarém-on, Lisbonon kaj Sintra-on, despli pliampleksante la kristanan regon ĝis la rivero Teĵo. Ĉar la okcidento de la hispana duoninsulo estis kreinta tre vasta teritorio tiel ke ne estis eble al ties estroj rememori kaj pensi pri sendependiĝo, li decidis delegi povojn al konfidema homo por prizorgi tiujn regionojn. Do li elektis Rajmondon kiel suverenon de Galegio, kaj al Henriko li nomumis kiel guberniestro de la graflando de Portugalio, sub la suzereneco de Rajmondo. Do la regiono inter Minho kaj Teĵo ampleksis tri teritoriojn: la graflando de Portugalio, kiu etendiĝis de Minho ĝis Doŭro; tiu de Koimbro, el Doŭro ĝis Mondego; kaj denove tiu regiono konkerita de la saracenoj, el Mondego ĝis Teĵo, kiu Alfonso la 6-a estigis guberniestron Soejro Mendes, kaj situis la sidejon de la registaro en Santarém. Ĉi-teritorio estis reprenita de la maŭroj en 1095, kaj ŝajnas al ni ke ĉi-tiu incidento kontribuis por ke Alfonso la 6-a liberigu la grafon Henriko de Burgonjo de la suzereneco rilate sian kuzon Rajmondo, ĉar en 1097, li jam sendepende regis sian graflandon, kaj en 1101 li troviĝis en la kortego de la reĝo de Leono kaj Kastilio[10].

Henriko starigis sian vivon en Guimarães, kaj venkis multenombrajn batalojn kontraŭ la Maŭroj, kvankam li estis venkobatita en Malagón, sude de Toledo, en la 16-a de Septembro 1100.

Henriko mortis en la civila Batalo de Astorga en la 24-a de Aprilo 1112, kaj estis sepultita en la Katedralo de Braga. Li havis plurajn gefilojn kun Tereza[8], sed nur la pli juna supervivis la infanecon: Dom Alfonso Henriques, kiu sukcedis sian patron kaj fariĝis la dua grafo de Portugalio en 1112.

Tamen, la juna Dom Alfonso Henriques intencis fariĝi pli ol grafo; en 1128 ribelis sin kontraŭ sia patrino, kiu deziris tenadi sin en la regado de la graflando. Tiamaniere ke, en 1139, Alfonso deklaris sin sendependa de Leono kaj proklamis sin la unua reĝo de Portugalio, ricevinte la oficialan agnoskon de Leono kaj Kastilio en 1143, kaj tiun de la papeco en 1179.

Other Languages