Carlos Castañeda

Carlos Castañeda
Naskiĝo 25-an de decembro 1925
en Brazilo (laŭ personaj, literaturaj asertoj)
Morto 27-a de aprilo 1998
en Los-Anĝeleso, Usono
Nacieco peruano (laŭ oficialaj dokumentoj)
Sukcesis kiel
  • antropologo
  • verkisto
  • sorĉisto
Reprezentaj verkoj La instruoj de Don Juan: Jakia konmaniero kaj Vojaĝo al Ikstlan
v   d  
Information icon.svg

Carlos Aranha Castañeda [Karlos Aranja Kastanjeda], en Usono kutime literumita Carlos Castaneda sen tildo, estis verkisto kaj antropologo graduita en la Universitato de Kalifornio ( UCLA), kiu naskiĝis la 25-an de decembro 1925 kaj mortis la 27-an de aprilo 1998. Li fariĝis publika persono post publikigo, en 1968, de sia postgraduiĝa finlaboro nomita "The Teachings of Don Juan - a Yaqui way of knowledge" ("La instruoj de Don Juan - Jakia konmaniero", la libro estis tradukita al aliaj lingvoj kiel "La herbo de la Diablo". Aldone, Kastanjeda klopodis diskonigi la praktikajn konojn de meksikaj sorĉistoj.

Vivo

Laŭ la revuo Time, la enmigraj registroj de Castaneda en Usono registris ke li naskiĝis en Cajamarca, Peruo. Sed laŭ li mem rakontas en siaj verkoj: li naskiĝis en la interlando de la brazila subŝtato San-Paŭlio, kie li rakontas ke li vivis parton de sia infana kaj juna aĝoj.

Kiam sia unua libro estis publikita, li tuj estis farita ia heroo de la hipia movado, kaj tiutempe, multaj universitatanoj ekuzis lian verkon kiel ekskuzo por drogiĝi laŭ teoria universitata kaj akademia permeso, kvankam li mem skribis ke sia celo ja ne estis popularigi la uzadon de halucinaj drogoj. Laŭ li, Don Juan uzis tiujn drogojn kiel iloj por rompi sian tro racian konscion tiaman.

Other Languages