Blazono de Ukrainio

Blazono de Ukrainio
La malgranda ŝtata blazono
La malgranda ŝtata blazono
Uzata ekde:la 26-a de junio 1996
Information icon.svg
vd

La blazono de Ukrainio laŭ artikolo 20 de la konstitucio de Ukrainio de la 26-a de junio 1996 antaŭvidatas en du versioj[1]:

Malgranda ŝtata blazono

1. Kiel malgranda ŝtata blazono, ĝi oficialas kun ora (flava) tridenta forko (тризуб/Trisub) sur lazura (blua) ŝild-fundo. La konstitucia teksto fortigas en sia vortumo la miton, ke la Trisub estis la "simbolo de la princa ŝtato de Volodimiro la Granda".

La statuso de la Trisub kiel nacia simbolo de Ukrainio fontas de la komencoj de la ukraina nacia konsciiĝo meze de la 19-a jarcento. Gix iĝis nacia simbolo laŭ initiativo de la historiisto Miĥajlo Hruŝevskij, siatempe prezidento de la centra komitato de la Ukraina Popola Respubliko (UNR) dum marto 1918. Hruŝevskij kaj la centra komitato provis fortigi la impreson, ke la nova nacia ŝtato estis rekta posteulo de la mezepoka Kieva Regno, por plialtigi la identiĝon de la enloĝantaro kun la nova ŝtato. La provo vidigi kontinuecon de la Kieva Regno tra la Princejo Galicio-Volinio la kozaka ŝtato de la 17-a jarcento kaj la mallongviva UNR kun la nuna ŝtato Ukrainio de la 21-a jarcento, same celas legitimigi la nunan nacian sendependecon de la ukraina ŝtato.

Pri la "origina" signifo de la simbolo ekzistas granda nombro da legendoj. Okulfrapas sia simileco kun la tridenta forto de la mitologia greka dio Neptuno. Ukrainaj lernejaj infanoj nuntempe lernas, ke en la Trisub eblas legi la ukrainan vorton ВОЛЯ (libero).

Other Languages
azərbaycanca: Ukrayna gerbi
беларуская: Герб Украіны
беларуская (тарашкевіца)‎: Герб Украіны
български: Герб на Украйна
বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী: ইউক্রেনর চিনত্হান
bosanski: Grb Ukrajine
hrvatski: Grb Ukrajine
Bahasa Indonesia: Lambang Ukraina
lietuvių: Ukrainos herbas
македонски: Грб на Украина
polski: Herb Ukrainy
русский: Герб Украины
srpskohrvatski / српскохрватски: Grb Ukrajine
Simple English: Coat of Arms of Ukraine
српски / srpski: Грб Украјине
Türkçe: Ukrayna arması
українська: Герб України