Bajto

Bajto, bitokookopo estas opo el fiksita nombro da bitoj (kutime bitoko), traktata kiel tutaĵo. Kutime la malpleja adresebla memorero (ĉelo) havas la kapaciton 1 bitoko; kiel mezurunuoj de memorkapacito ankaŭ estas uzataj kilobitoko, megabitoko, gigabitoko.

Ofta konfuzo estas konsideri ke bajto kaj bitoko estas ekzakte sinonimaj, kio ne estas strikte vera.Bitoko ĉiam temas pri grupo da ekzakte 8 bitoj.Bajto, se preni la oficialan difinon, signifas la plej malgrandan kvanton da bitoj kiun komputilo kapablas trakti unuope.Plej kutime tiu kvanto estas 8, sed ekzistas malnovaj komputiloj aŭ reto-sistemoj kie bajto povas valori 7 bitojn (pro tio ke la 8-a bito estas uzata por kontroli erarojn), aŭ 9 (8 bitoj por informo + 1 por eraro-kontrolo).

Per la 8 bitoj de la normala bitoko eblas kodi 256 diversajn valorojn, plej ofte por unu el la sekvaj celoj:

  • duuma prezento de sensignuma entjero el la intervalo [0..255];
  • duuma prezento de signumhava entjero, de -128 ĝis 127 (i.a. tiel estas difinita la datumtipo byte en Ĝavo);
  • kodeono de signo; sekve, la nombro de diversaj signoj facile prezenteblaj en komputilo kutime ne superas 256 — vd ISO-kodo;
  • duum-dekuma prezento de nombro: bitoko entenas du duonbitokojn (bitkvaropojn), ĉiu el kiuj povas enteni reduktitan kodon de cifero aŭ signumo;
  • bitoko povas esti fizika parto de pli granda, logike nedividebla tuto (ekz-e de mantiso);

Unu 8-bita bitoko estas prezentebla per du ciferoj en deksesuma nombrosistemo. En malnovaj komputiloj estis uzataj ankaŭ 6-bitaj bitokoj, oportunaj por prezenti signon de 64-elementa signaro aŭ du okumajn ciferojn. Iam oni nomis bitoko 16- aŭ 32-bitajn ĉelojn, sed hodiaŭ la bajtlongo egala al 8 bit estas firme establita, interalie en internaciaj normoj (ekzemple ISO-9660, ISO-11544).

Oni tradicie misuzis la scienciajn prefiksojn k, M, G, ktp por obloj de 1024 (210) anstataŭ de 1000. Iuj distingas inter kB por 1000 bitokoj kaj KB por 1024 bitokoj, sed tiu distingo ne estas aŭdebla. Kun kilobitoko la diferenco estas nur 2,4 %, sed kun terabitoko la eraro estus jam 10 %. Tial estas konsilinde uzi la sciencajn prefiksojn nur kun iliaj oficialaj signifoj kaj uzi la alternativajn prefiksojn por obloj de 1024:

unu kilobajto (1 kB) = 1000 bajtojunu kibibajto (1 KiB) = 1024 bajtoj
unu megabajto (1 MB) = 1000000 bajtojunu mebibajto (1 MiB) = 1048576 bajtoj
unu gigabajto (1 GB) = 1000000000 bajtojunu gibibajto (1 GiB) = 1073741824 bajtoj
unu terabajto (1 TB) = 1000000000000 bajtojunu tebibajto (1 TiB) = 1099511627776 bajtoj

Ankaŭ la mallongigo "O" estas kelkfoje uzata anstataŭ "iB" en Esperanto. (1 kO = 1 kiB)[1]

Other Languages
Afrikaans: Greep
Alemannisch: Byte
Ænglisc: Bita
العربية: بايت
অসমীয়া: বাইট
asturianu: Byte
azərbaycanca: Bayt
تۆرکجه: بایت
башҡортса: Байт
беларуская: Байт
беларуская (тарашкевіца)‎: Байт
български: Байт
বাংলা: বাইট
bosanski: Bajt
català: Byte
čeština: Bajt
dansk: Byte
Deutsch: Byte
Ελληνικά: Byte
English: Byte
español: Byte
eesti: Bait
euskara: Byte
فارسی: بایت
français: Byte
galego: Byte
עברית: בית (מחשב)
हिन्दी: बाइट
hrvatski: Bajt
magyar: Byte
հայերեն: Բայթ
interlingua: Byte
Bahasa Indonesia: Bita
íslenska: Bæti
italiano: Byte
Basa Jawa: Bita
ქართული: ბაიტი
қазақша: Байт
한국어: 바이트
Кыргызча: Байт
Lëtzebuergesch: Byte
lumbaart: Byte
ລາວ: ໄບຕ໌
lietuvių: Baitas
latviešu: Baits
олык марий: Байт
македонски: Бајт
മലയാളം: ബൈറ്റ്
Bahasa Melayu: Bait
မြန်မာဘာသာ: ဘိုက် (ကွန်ပျူတာ)
Nederlands: Byte
norsk nynorsk: Byte i informatikk
norsk: Byte
occitan: Byte
ਪੰਜਾਬੀ: ਬਾਈਟ
polski: Bajt
پنجابی: بائٹ
پښتو: بايټ
português: Byte
română: Byte
русский: Байт
sicilianu: Byte
Scots: Byte
srpskohrvatski / српскохрватски: Bajt
Simple English: Byte
slovenčina: Bajt
slovenščina: Bajt
shqip: Bajti
српски / srpski: Бајт
svenska: Byte
தமிழ்: பைட்டு
తెలుగు: బైట్
тоҷикӣ: Байт
ไทย: ไบต์
Türkçe: Bayt
українська: Байт
اردو: بائٹ
oʻzbekcha/ўзбекча: Bayt (toʻplam)
Tiếng Việt: Byte
Winaray: Byte
中文: 字节
Bân-lâm-gú: Byte
粵語: 字節