Antoine de Saint-Exupéry

Antoine de Saint-Exupéry
11exupery-inline1-500.jpg
Persona informo
NaskonomoAntoine Jean-Baptiste Marie Roger de Saint-Exupéry [#]
Naskiĝo29-an de junio 1900 (1900-06-29)
en Liono
Morto31-an de julio 1944 (1944-07-31) (44-jara)
en Tirena Maro
Mortokialoaviadila kraŝo [#]
Religiokatolika eklezio [#]
Lingvojfranca lingvo [#]
ŜtatanecoFrancio [#]
Alma materLycée Saint-Louis [#]
Subskribo Antoine de Saint-Exupéry
Familio
DinastioSaint-Exupéry family [#]
GefratojMarie-Madeleine de Saint Exupéry • Simone de Saint-Exupéry [#]
Edz(in)oConsuelo de Saint Exupéry [#]
Profesio
Profesiopiloto • poeto • romanisto • aŭtobiografo • verkisto de porinfana literaturo • eseisto • verkistoĵurnalisto [#]
VerkojLa Eta Princo
[#]Fonto: Vikidatumoj
v  d  
Information icon.svg

Antoine DE SAINT-EXUPÉRY [antŭan de sent-ekzuperi], naskiĝis la 29-an de junio 1900, mortis la 31-an de julio 1944) estas franca mondfama aviadisto kaj verkisto.

Saint-Exupéry naskiĝis en Liono (Lyon). Li unue flugis en 1912; de tiam lia pasio pri aviadiloj neniam malaperis. Post militservo en franca aerarmeo 192123, li laboris en flugpoŝto kie li partoprenis en la evoluigo de aeraj ligiloj inter Eŭropo kaj Sud-Ameriko. Poste li revenis al Francio kiel provpiloto, ĝis la dua mondmilito. Li servis kiel piloto de skoltaviadilo en franca armeo en 1939 ĝis 1940.

Post la Nazia okupado de Francio, Saint Exupéry alvenis en Usono kaj denove komencis servon en libera Franca aerarmeo kiel Majoro en 1942, ĝis sia morto dum misio, kiu okazis ĉe la mediteranea bordo, la 31-an de julio 1944. Pecoj de lia aviadilo estis retrovitaj proksime de Marsejlo en 2000 kaj klare identigitaj la 7-an de aprilo 2004 danke al serinumero.

Dum sia tuta kariero li verkis multajn artikolojn por ĵurnaloj kaj romanojn.

Li estas unu el la plej konataj francaj verkistoj danke al sukceso de sia fama verko "La Eta Princo". La Eta Princo estis tradukita en 160 lingvojn. Li ricevis la premion Femina en 1930 por "Nokta flugo (Vol de Nuit)". Li ankaŭ ricevis premion de romano el la Franca Akademio en 1938 por "Tero de la homoj (Terre des Hommes)".

Other Languages
беларуская (тарашкевіца)‎: Антуан дэ Сэнт-Экзюпэры
Bahasa Indonesia: Antoine de Saint-Exupéry
Lëtzebuergesch: Antoine de Saint-Exupéry
Lingua Franca Nova: Antoine de Saint-Exupéry
davvisámegiella: Antoine de Saint-Exupéry
srpskohrvatski / српскохрватски: Antoine de Saint-Exupéry
татарча/tatarça: Antuan de Sent-Ekzüperi
oʻzbekcha/ўзбекча: Antoine de Saint-Exupéry
vepsän kel’: Sent-Ekzüperi Antuan de