Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani

Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani
perse علی‌اکبر هاشمی رفسنجانی
Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani

En funkcio:
la 3-an de aŭgusto 1989
 – la 2-an de aŭgusto 1997
AntaŭuloAli Ĥamenei
SekvantoMohammad Ĥatami

2-a La prezidanto de
la Konsilio de ekspertizistoj
Oficanta
Funkcio akceptita:
la 4-an de septembro 2007
AntaŭuloAli Meŝkini

La prezidanto de
la Meĝliso
En funkcio:
1980 – 1989
Antaŭulovakanta
SekvantoMehdi Karubi

La prezidanto de
la Konsilio pri laŭceleco
Oficanta
Li(Ŝi) akceptis funkcion:
la 27-an de februaro 2007
Antaŭulonova oficejo

Naskiĝola  25-an de aŭgusto 1934(nun 1934-08-25)
en vilaĝo Nug (urbo Rafsanĝani), provinco Kerman, Irano
Mortola 8-an de januaro 2017 (82‑jara)
en Teherano, Irano
Politika partioSocieto de la luktanta klerikaro
Edz(in)oEffat Marashi
InfanojFilino: Fajeze
Filoj: Mohsen Haŝemi, Mehdi, Jaser
ReligioŜijaismo
TTTLa oficiala retpaĝo (multelingva)
v  d  
Information icon.svg

Ali Akbar Haŝemi RAFSANĜANI (perse علی‌اکبر هاشمی رفسنجانی, naskiĝis la  25-an de aŭgusto 1934(nun 1934-08-25), vilaĝo Nug (urbo Rafsanĝani), provinco Kerman, Irano kun la nomo Akbar Haschemi Bahramani, mortis la 8-an de januaro 2017). Li estis prezidanto de Irano de la 3-an de aŭgusto 1989 ĝis la 2-an de aŭgusto 1997, la prezidanto de la Meĝliso de 1980 ĝis 1989, la prezidanto de la Konsilio de ekspertizistoj de la 4-an de septembro 2007. Ankaŭ li estis kandidato en la prezidanta balotado de la jaro 2005.

Post mortigoj de multaj gravaj iranaj politikistoj komence 1980-aj rezulte de teroraj agoj, influo de Rafsanĝani grave kreskis. En fina periodo de la Iraka-Irana milito (1988-1989) la plej Supera Gvidanto de Irano ajatolo Ruhollah Ĥomejni transdonis lin rajtojn de komandestro de la irana armeo.

Unua kabineto de ministroj

Rafsanĝani estis ano de la komisiono pri preparado de amendoj de la Konstitucio de Irano, rezulte de kiuj en 1989 estis abolita la posteno de la ĉefministro. Do, iĝinte samjare la prezidanto de Irano li samtempe estris la registaron. Inter ministroj de lia kabineto estis multaj famaj reformistoj: Mohammad Ĥatami, Abdula Nuri, Mostafa Moin kaj aliaj. La meĝliso plejparte subtenadis la prezidanton. Danke al Rafsanĝani dum Golfa Milito Irano okupis la pozicion de neŭtraleco.

Rezulte de la parlamenta balotado de 1992 politikaj oponentoj de la prezidanto ekhavis plimulton en la meĝliso, kiun estris Ali Akbar Nateg-Nuri. Sub la premo de opozicio demisiis Mohammad Ĥatami kaj la postenon de ministro pri la islama kulturo kaj islama orientiĝo okupis opoziciulo Ali Lariĝani.

Other Languages
беларуская (тарашкевіца)‎: Алі Акбар Хашэмі Рафсанджані
Bahasa Indonesia: Akbar Hashemi Rafsanjani
srpskohrvatski / српскохрватски: Akbar Hašemi Rafsandžani
Simple English: Hashemi Rafsanjani
oʻzbekcha/ўзбекча: Ali Akbar Rafsanjoniy
Tiếng Việt: Akbar Hashemi Rafsanjani