Aglutina lingvo

Aglutina lingvo estas lingvo en kiu la vortoj estas formataj ĉefe per aldono de unusignifaj sufiksoj. Tiu termino estis enkondukita de Wilhelm von Humboldt en 1836 por klasifiki la lingvojn. La vorto estas derivaĵo de la latina verbo agglutinare, kiu signifas "kunglui".

La aglutina lingvo estas formo de sintetika lingvo kie ĉiu afikso tipe reprezentas unu signifon (kiel "pasinto", "pluralo", ’’loko’’, ktp.).

Ekzemploj de la aglutinaj lingvoj estas urala lingvaro, altaja lingvaro, japana lingvo, korea, dravida lingvaro, inuktituto, svahila lingvo, malaja lingvo, kaj kelkaj mezamerikaj lingvoj (navatla lingvo, vasteka lingvo, kaj totonaka lingvo). La keĉua lingvo, kiu estas la nuntempe plej parolata indiana lingvo, kun parolantaro kiu varias de 8 ĝis 12 milionoj, ankaŭ estas aglutina. En la pasinto sumera lingvo, elamita lingvo, huria lingvo, urarta lingvo, hxatika lingvo, gutiana lingvo, lulubia lingvo, kaseda lingvo.

La aglutinaj lingvoj ne estas grupigitaj al unu lingvofamilio (kvankam la Urala lingvaro estas karakterizita pri tio).

La aglutinaj lingvoj estas tre logikaj, kun malmultaj esceptoj. Ekz. japana lingvo havas nur tri neregulajn verbojn, navatla lingvo nur du, turka lingvo havas nur unu, kaj Esperanto entute ne havas esceptojn.

Other Languages
العربية: لغة إلصاقية
azərbaycanca: Aqqlütinativ dillər
беларуская (тарашкевіца)‎: Аглютынацыйныя мовы
brezhoneg: Yezh daspegel
עברית: לשון מדבק
Bahasa Indonesia: Bahasa aglutinatif
日本語: 膠着語
한국어: 교착어
norsk nynorsk: Agglutinerande språk
sicilianu: Agglutinazzioni
srpskohrvatski / српскохрватски: Aglutinativni jezici
Simple English: Agglutinative language
slovenščina: Aglutinacijski jezik
Türkçe: Eklemeli diller
oʻzbekcha/ўзбекча: Agglyutinativ tillar
中文: 黏着语