Aŭstralio

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la lando. Por aliaj signifoj vidu la paĝon aŭstralia kontinento.
Aŭstralio
angle: Australia
lando
Australia (orthographic projection).svg
Situo de Aŭstralio
Flago-de-Aŭstralio.svg
Coat of Arms of Australia.svg
Oficiala nomo: Komunejo de Aŭstralio
Himno: Advance Australia Fair
Membreco
Parto deOceanio
Najbaras kun
Grandaj urboj
ĈefurboKanbero
 - mezoKanbero
 - koordinatoj35°18′29″S 149°07′28″E  /  35°18′29″S 149°07′28″E  /  Aŭstralio)
Areo7 617 930 km² (761 793 000 ha)
Loĝantaro22 906 355
Denseco3,01 loĝ./km²
Estiĝo1901
ĈefministroMalcolm Turnbull
Horzono(UTC+8 al +10.5)
 - somera tempo(UTC+8 al +11.5)
Telefona antaŭkodo+61
ISO 3166-1AU
Interreta domajno.au
MonunuoAŭstralia dolaro (AUD)
Oficiala lingvoneniu
Situo de la ĉefurbo enkadre de Aŭstralio
ButtonRed.svg
Situo de la ĉefurbo enkadre de Aŭstralio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Ausralia
Retpaĝo: http://www.australia.com/ australia.gov.au/, http://www.australia.com/
Portal.svg Portalo pri Aŭstralio
Esperanto-movado en Aŭstralio

Aŭstralio (angle: Australia), aŭ la Komunejo de Aŭstralio[1] (angle: Commonwealth of Australia), estas lando en la suda hemisfero kiu konsistas plej grandan parton el la plej malgranda kontinento de la mondo, nome Oceanio, kaj estas formata de la tiel nomata aŭstralia kontinento, la grandega insulo Tasmanio kaj kelkaj aliaj insuloj en la suda, la hinda kaj la pacifika oceanoj. Najbaraj landoj estas Indonezio, Orienta Timoro, Papuo-Nov-Gvineo, la Salomonoj, Vanuatuo, Nov-Kaledonio kaj Nov-Zelando.

La kontinento kaj insuloj de Aŭstralio ekhavis enloĝantojn ekde antaŭ 42.000 jaroj - la indiĝenaj aŭstralianoj (aborigenoj kaj torresmarkolaj insulidoj). Dum ĉirkaŭ 50,000 jaroj[2] antaŭ la unua brita setlado en la fino de la 18a jarcento,[3][4] Aŭstralio estis loĝata de indiĝenaj aŭstralianoj,[5] kiuj parolis lingvojn grupigeblajn en ĉirkaŭ 250 lingvaroj.[6][7]

Post sporadaj vizitoj de fiŝkaptistoj de la nordo kaj de eŭropaj esploristoj kaj komercistoj komence de la 17-a jarcento, la orienta parto de la kontinento estis postulita de la britoj en 1770 kaj oficiale finaranĝita per perforta transportado (ang. penal transportation) same kiel la kolonio Novsudkimrio la 26-an de januaro 1788. Sekve de tio, ke la popolo multobliĝis kaj novaj areoj estis malkovritaj oni sukcese starigis krome kvin memgvidajn (ang. self-governing) transmarajn teritoriojn de Britio dum la 19-a jarcento, tiam nomitaj kronkolonioj. La 1an de Januaro 1901 la ses kolonioj federaciiĝis, formante la Commonwealth of Australia. Ekde la federaciĝo, Aŭstralia havis stabilan liberalan demokratian politikan sistemon kiu funkcias kiel federacia parlamenta konstitucia monarkio enhavanta ses subŝtatojn kaj kelkajn teritoriojn. la moderna populacio de 24 milionoj[8] estas tre urbigita kaj tre koncentrita en la orientaj subŝtatoj kaj en la marbordo.[9]

La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo (el kio 40 % de la teritorio estas tropika, dum unu triono estas dezerto), proksimume la grando de la kontinenta Usono. Ĝi estas la sesa plej granda lando en la mondo laŭ la totala areo.

La ĉefurbo de la lando estas Kanbero (331 mil), kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo. La politika sistemo estas konstitucia monarĥio kaj federacia parlamenta ŝtato. La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda". La aŭstralianoj ofte diras, ke ilia lando troviĝas "sube" (ang. "down under"). Willem Jansz (1606) kaj Abel Tasman (1642), nederlandanoj, kaj ŝipestro James Cook (1770), brito, estis unuaj eŭropanoj kiuj vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788). Fine de la 20a jarcento Aŭstralio havis 18 783 551 loĝantojn (2000).

Aŭstralio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la ekidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon.

La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40.000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40.000 homoj de raso miksita.

Aŭstralio estas disvolvigita lando kaj unu el la plej riĉaj en la mondo, kun la 12a plej granda ekonomio en la mondo. En 2014 Aŭstralia havis la kvinan plej altan enspezon per capita.[10] La militista elspezo de Aŭstralio estas la 13a plej granda en la mondo. Kun la dua plej alta indico en homa disvolviĝo tutmonde, Aŭstralio estas alte rangita en multaj internaciaj komparoj de nacia plenumado, kiaj vivkvalito, sansistemo, edukado, ekonomia libero, kaj la protekto de civilaj liberecoj kaj politikaj rajtoj.[11] Aŭstralio estas membro de Unuiĝintaj Nacioj, G20, Komunumo de Nacioj, ANZUS, Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), Monda Organizaĵo pri Komerco, Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado, kaj la Pacifikinsula Forumo.

Other Languages
Аҧсшәа: Австралиа
Acèh: Australia
адыгабзэ: Аустралие
Afrikaans: Australië
Alemannisch: Australien
አማርኛ: አውስትራልያ
aragonés: Australia
Ænglisc: Australia
العربية: أستراليا
asturianu: Australia
Aymar aru: Australla
azərbaycanca: Avstraliya
تۆرکجه: استرالیا
башҡортса: Австралия
Boarisch: Australien
žemaitėška: Australėjė
Bikol Central: Australya
беларуская: Аўстралія
беларуская (тарашкевіца)‎: Аўстралія
български: Австралия
भोजपुरी: आस्ट्रेलिया
Bislama: Ostrelia
Bahasa Banjar: Australia
bamanankan: Ostralia
বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী: অস্ট্রেলিয়া
brezhoneg: Aostralia
bosanski: Australija
буряад: Австрали
català: Austràlia
Chavacano de Zamboanga: Australia
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Ó̤-ciŭ
нохчийн: Австрали
Cebuano: Awstralya
ᏣᎳᎩ: ᎡᎳᏗᏜ
کوردی: ئوسترالیا
corsu: Australia
qırımtatarca: Avstraliya
čeština: Austrálie
словѣньскъ / ⰔⰎⰑⰂⰡⰐⰠⰔⰍⰟ: Аѵстралїꙗ
Чӑвашла: Австрали
Cymraeg: Awstralia
dansk: Australien
Deutsch: Australien
Zazaki: Australya
dolnoserbski: Awstralska
ދިވެހިބަސް: އޮސްޓަރުލިޔާ
eʋegbe: Australia
Ελληνικά: Αυστραλία
emiliàn e rumagnòl: Austràglia
English: Australia
español: Australia
eesti: Austraalia
euskara: Australia
estremeñu: Austrália
فارسی: استرالیا
suomi: Australia
Võro: Austraalia
føroyskt: Avstralia
français: Australie
arpetan: Ôstralia
Nordfriisk: Austraalien
furlan: Australie
Gaeilge: An Astráil
Gagauz: Avstraliya
贛語: 澳大利亞
Gàidhlig: Astràilia
galego: Australia
Avañe'ẽ: Autarália
गोंयची कोंकणी / Gõychi Konknni: ऑस्ट्रेलिया
ગુજરાતી: ઑસ્ટ્રેલિયા
Hausa: Asturaliya
客家語/Hak-kâ-ngî: Au-chû
Hawaiʻi: ‘Aukekulelia
עברית: אוסטרליה
Fiji Hindi: Australia
hrvatski: Australija
hornjoserbsce: Awstralska
Kreyòl ayisyen: Ostrali
Հայերեն: Ավստրալիա
interlingua: Australia
Bahasa Indonesia: Australia
Interlingue: Australia
Igbo: Ostraliya
Ilokano: Australia
ГӀалгӀай: Астрали
íslenska: Ástralía
italiano: Australia
ᐃᓄᒃᑎᑐᑦ/inuktitut: ᐊᔅᑦᕌᓕᐊ
Patois: Aschrielia
la .lojban.: sralygu'e
Basa Jawa: Ostrali
ქართული: ავსტრალია
Qaraqalpaqsha: Avstraliya
Taqbaylit: Usṭralya
Адыгэбзэ: Аустралиэ
Kabɩyɛ: Ositraalii
Kongo: Australia
Gĩkũyũ: Australia
қазақша: Аустралия
kalaallisut: Australia
ភាសាខ្មែរ: អូស្ត្រាលី
къарачай-малкъар: Австралия
Ripoarisch: Australien
kurdî: Awistralya
kernowek: Ostrali
Кыргызча: Австралия
Latina: Australia
Ladino: Australia
Lëtzebuergesch: Australien
лезги: Австралия
Lingua Franca Nova: Australia
Limburgs: Australië
Ligure: Australia
lumbaart: Aüstralia
lietuvių: Australija
latgaļu: Australeja
latviešu: Austrālija
мокшень: Австралие
Malagasy: Aostralia
олык марий: Австралий
Māori: Ahitereiria
Baso Minangkabau: Australia
македонски: Австралија
മലയാളം: ഓസ്ട്രേലിയ
монгол: Австрали
кырык мары: Австрали
Bahasa Melayu: Australia
Malti: Awstralja
Mirandés: Oustrália
မြန်မာဘာသာ: ဩစတြေးလျနိုင်ငံ
مازِرونی: استرالیا
Dorerin Naoero: Otereiriya
Nāhuatl: Australia
Napulitano: Australia
Plattdüütsch: Australien
Nedersaksies: Australië (laand)
नेपाल भाषा: अस्त्रेलिया
Nederlands: Australië (land)
norsk nynorsk: Australia
norsk: Australia
Novial: Australia
Nouormand: Australie
Sesotho sa Leboa: Australia (naga)
occitan: Austràlia
Livvinkarjala: Avstrualii
ਪੰਜਾਬੀ: ਆਸਟਰੇਲੀਆ
Kapampangan: Australia
Papiamentu: Australia
Picard: Australie
Deitsch: Australie
Norfuk / Pitkern: Ostrielya
polski: Australia
Piemontèis: Australia
پنجابی: آسٹریلیا
Ποντιακά: Αυστραλία
português: Austrália
Runa Simi: Awstralya
rumantsch: Australia
Kirundi: Australiya
română: Australia
tarandíne: Australie
русский: Австралия
русиньскый: Австралія
Kinyarwanda: Ositaraliya
संस्कृतम्: आस्ट्रेलिया
саха тыла: Аустралиа
ᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤ: ᱚᱥᱴᱨᱮᱞᱤᱭᱟ
sardu: Australia
sicilianu: Australia
Scots: Australie
davvisámegiella: Australia
Sängö: Ostralïi
srpskohrvatski / српскохрватски: Australija
Simple English: Australia
slovenčina: Austrália (štát)
slovenščina: Avstralija
Gagana Samoa: Ausetalia
chiShona: Australia
Soomaaliga: Australia
shqip: Australia
српски / srpski: Аустралија
Basa Sunda: Australia
svenska: Australien
Kiswahili: Australia
ślůnski: Australijo
tetun: Austrália
тоҷикӣ: Австралия
ትግርኛ: ኣውስትራሊያ
Türkmençe: Awstraliýa
Tagalog: Australia
Tok Pisin: Ostrelia
Türkçe: Avustralya
татарча/tatarça: Австралия
chiTumbuka: Australia
reo tahiti: Auterāria
тыва дыл: Австралия
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: ئاۋستىرالىيە
українська: Австралія
oʻzbekcha/ўзбекча: Avstraliya (davlat)
vèneto: Austrałia
vepsän kel’: Avstralii
Tiếng Việt: Úc
West-Vlams: Australië (land)
Volapük: Laustralän
walon: Ostraleye
Winaray: Australya
Wolof: Óstraali
吴语: 澳大利亚
მარგალური: ავსტრალია
ייִדיש: אויסטראליע
Yorùbá: Austrálíà
Vahcuengh: Audaihleihya
Zeêuws: Australië
中文: 澳大利亚
文言: 澳大利亞
Bân-lâm-gú: Ò-chiu
粵語: 澳洲
isiZulu: I-Ostreliya